Tales of Symphonia

Tales of Symphonia (japane: テイルズ オブ シンフォニア, Teiruzu obu Shinfonia) estas japana rolluda videoludo aperinta por Nintendo GameCube la 29-an de aŭgusto 2003 en Japanio, kaj poste en Nord-Ameriko kaj Eŭropo. Tiu ludo, kreita de la japana firmao Namco, estas la kvina en la serio Tales of.

Tales of Symphonia
Disvolvo Namco Tales Studio
Eldoninto Namco
Distribuo Steam
Muziko Motoi Sakuraba
Serio Tales of
Platformo Nintendo GameCube
Ĝenro Rolluda videoludo
Ludomaniero 1 ĝis 4 ludantoj
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

En 2008 aperis por Wii sekvo de tiu ludo, Tales of Symphonia: Dawn of the New World.

Intrigo redakti

Tales of Symphonia okazas en mezepok-magia mondo nomata Sylvarant. La ĉefrolulo, Lloyd Irving, ekveturas kun siaj amikoj Genis Sage kaj Colette Brunel al aventuro por “regeneri” Sylvarant, replenigante ĝin je manao, vivnecesa magia energio. Dum tiu aventuro, ili esploras la mondon, renkontas homojn, kiuj aliĝos al la teamo, kaj batalas kontraŭ diversaj monstroj kaj malamikoj.

Ludmaniero redakti

Ekzistas tri interfacoj en tiu ludo:

  • urboj kaj diversaj aliaj lokoj,
  • monda mapo, kiu ebligas vojaĝi de loko al loko,
  • batalinterfaco.

Dum bataloj partoprenas maksimume 4 roluloj (el 8, kiujn povas enhavi la teamo). La ludanto regas nur unu el ili kaj devas realtempe batali kun diversaj atakoj, magiaj aŭ ne. Ĉiu rolulo havas proprajn atakojn kaj fortojn. Povas esti 4 ludantoj samtempe, kaj ĉiu el ili regas unu rolulon dum bataloj.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti