Taliŝ-Montaro (azerbajĝane Talış dağları), estas montaro en nordokcidenta Irano kaj sudorienta Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la nordocidenta sekcio de Elborz-Montaro, etendiĝante sudorienten ekde Lenkoran-Malaltebenaĵo en sudorienta Azerbajĝano ĝis la pli malalta parto de Sefid-Rud ( Blanka rivero ) en nordokcidenta Irano. Malmulte da pintoj superas 3 000 metrojn kaj la humidaj duon-subtropikaj marbordaj malaltaĵoj laŭlonge de la Kaspio, inkluzive Lenkoran-Malaltebenaĵo, situas je la orienta bazo de la montaro [1].

Taliŝ-Montaro
montara sistemo
supermara alteco

1 792 m

Geografia situo 38° 42′ N, 48° 18′ O (mapo)38.748.3Koordinatoj: 38° 42′ N, 48° 18′ O (mapo) f4
Taliŝ-Montaro (Azerbajĝano)
Taliŝ-Montaro (Azerbajĝano)
DEC
Taliŝ-Montaro
Taliŝ-Montaro
Situo de Taliŝ-Montaro
Taliŝ-Montaro (Irano)
Taliŝ-Montaro (Irano)
DEC
Taliŝ-Montaro
Taliŝ-Montaro
Situo de Taliŝ-Montaro
Map
Taliŝ-Montaro
vdr
Torento en Taliŝ-Montaro.

La maksimuma jara precipitaĵo en Taliŝ-Montaro estas inter 1 600 mm kaj 1 800 mm; tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano kaj ankaŭ en Irano.

La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas ekoregiono de abundaj malaltaĵaj kaj montaraj mezvarmaj pluvarbaroj kiuj tute kovras Taliŝ-Montaron.

Referencoj redakti