Talisay (Okcidenta Negroso)

Talisay, [talisaj] - tagaloge Lungsod ng Talisay - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Talisay administras resume 27 distriktojn kaj apartenas al urbaro de Bacolod.

Talisay
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6115
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 909  (2020) [+]
Loĝdenso 541 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 44′ N, 122° 58′ O (mapo)10.733333333333122.96666666667Koordinatoj: 10° 44′ N, 122° 58′ O (mapo) [+]
Alto 176 m [+]
Areo 201,18 km² (20 118 ha) [+]
Talisay (Filipinoj)
Talisay (Filipinoj)
DEC
Talisay
Talisay
Situo de Talisay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talisay, Negros Occidental [+]
vdr
Historia monumento en Talisay

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Talisay situas en nordokcidenta parto de la insulo inter maro kaj monto [1]. Silay troviĝas nur 7, provinca ĉefurbo Bacolod 11, Bago (Filipinoj) 27, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 43, Cadiz (Filipinoj) 44, Kabankalan 85, Cebuurbo 114, Calbayog 231, Legazpio (Albajo) 281, ĉefurbo Manilo 479, Kezonurbo 485 kilometrojn (aere) [2].

 
Ruina palaco

Historio redakti

En tiu pitoreska loko komence nomadaj indiĝenoj vivis. En 1788 malajoj ekloĝis kaj fondis vilaĝon sub nomo Minuluan. Baldaŭ hispanoj komencis planti sukerkanojn loke, kiuj disetendiĝis en la plena insulo. La plantaĵoj kreskis bone en la riĉa, argila grundo. Oni establis ankaŭ sukermuelejojn. En 1850 la komunumo akiris la rangojn municipo kaj paroĥo. Ĝi estis renomita Talisay laŭ la arbo, kiu kreskis abunde laŭ la enfluejo de la rivero proksima. Por gastigi la kreskantan populacion tri pliaj lokoj estis establitaj. Dum la Filipina Revolucio Talisay estis signifa apoganto en ribelo kontraŭ Hispanio. La hispanoj kapitulacis sen sangoverŝado en 1898. Tamen iom poste la lando transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. Talisay urbiĝis en 1998 laŭ filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 2010-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Talisay estas agrikultura urbego. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo.

Religio, eduko kaj lingvo redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. La urbego gastigas teknologian universitaton kaj alian kampuson. En Talisay la loĝantoj parolas 2 lokajn lingvojn.

 
Statuo en Talisay

Trafiko redakti

Talisay estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas flankovojo al interno de la insulo.

Klimato redakti

Talisay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2193 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj decembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti