Taloso (mitologio)

Taloso aperas en helena mitologio minimume dufoje, kaj nome kiel du diversaj figuroj.

Taloso - kupra giganto, kiu pro Zeŭsa ordono gardis insulon Kreton. Tio estas unusola informo pri li, lia origino ne estas klarigita. Zeŭso komisiis lin per gardado de haveno por la reĝo Minoo, por protekti lin kontraŭ malamikaj aŭ nedezirataj personoj. Kiam ekzemple Argonaŭtoj dum sia vojaĝo el Kolĥido volís tie preni provizon de trinkakvo, rifuzis ilin Taloso kaj ne rekonis eĉ staton de neceso, nek ke Argonaŭtoj volis tujtuje post preno de akvo la havenon denove forlasi.

La giganto malebligis al ili eniri perforte, ĵetadis kontraŭ ili grandajn ŝtonojn, do neestis alia vojo ol ke sorĉistino Medea, edzino de Jazono, la giganton endormigu. Kiam li alteriĝis elpuŝigis el sia kokso kupran najlon, kiu fermis lian vejnon, per kio la giganto mortis pro sangoperdo. Ni povas nur bedaŭri mortigon de la giganto Taloso. Eblas, ke li pli poste preventus invadon de barbaraj gentoj en Kreton. Ili ruinigis Dedalaj konstruaĵojn kaj aliajn kulturajn memoraĵojn. Sed tio okazis nur en la 12-a jarcento aK., la barbaroj estis doroj, unu de grupoj de estontaj grekoj.

Taloso el Ateno - estas konata el mito pri Dedalo, legenda atena konstruisto, skulptisto kaj inventisto. Taloso, nomata ankaŭ Perdikso (vidu Metamorfozoj - la libro oka de Ovidio) estis nevo de Dedalo, lia juna disĉiplo, kiu - por sia malfeliĉo - estis ankoraŭ pli talenta kaj lerta ol la majstro mem. Jam dekdujaraĝa li onidire inventis segilon, potistan radon kaj tornilon. Dedalo ne kapablis toleri tion kaj senigis sin de la knabo, pro ĵaluzo ĵetis lin de atena Akropolo. En la falo savis lin Ateno, diino de ĉiuj metioj kaj artoj, metamorfozis lin en perdrikon.

Dedalo estis pro tiu ĉi faro kondamnita al puno de morto. Li fuĝis en Kreton, kie laboris por la reĝo Minoo. Konstruis por li palacon kun legenda Labirinto, en kiu estis kaŝita monstra kreitaĵo Minotaŭro. Nur post kelkaj jaroj Dedalo sukcesis fuĝi el Kreto, kiam li konstruis flugilojn el birdaj plumoj. Sed dum flugo trans la maro lia filo Ikaro elflugis tre alten, la vakso varmiĝis, la plumoj liberiĝis kaj Ikaro falegis en maron. Poste Dedalo flugis ĝis Sicilio kaj tie ricevis azilon ĉe la reĝo Kokalo. Kiam lin tie atingis la reĝo Minoo, Dedalo rafinece murdis lin. Tio gajnigis al li dankemon de atenanoj, kies Minoo estis malamiko. Ili nuligis jam de longe faritan kondamnon de morto kaj Dedalo post longa tempo povis reveni en sian naskiĝurbon.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Talós en la ĉeĥa Vikipedio.