Tamás Eötvös

hungara terposedanto, politikisto

Tamás Eötvös [tamAŝ otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eötvös Tamás estis hungara oficiro, departementa oficisto, parlamenta deputito, nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis vásárosnaményi [vAŝAroŝnamEnji].

Tamás Eötvös
Tamás Eötvös
Tamás Eötvös
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1800 (1800-05-26)
en Vásárosnamény
Morto la 16-an de septembro 1867
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Tamás Eötvös[1] naskiĝis la 26-an de majo 1800 en Vásárosnamény, li mortis la 16-an de septembro 1867 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Tamás Eötvös akiris juran diplomon, poste li laboris en la a departementa administracio. Politike li estis aktiva en la reforma movado de István Széchenyi. En 1832 li iĝis nobela ĉefjuĝisto, ankaŭ parlamentano en Pozono. En 1841 li revenis al Vásárosnamény, kie li estis juĝisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis tuj aktiva kaj li aranĝis patrujdefendajn taĉmentojn kaj havis la rangon majoro. Li estis estro de Munkács kaj komisaro de la departemento. Post fiasko de la revolucio (1849) li kaŝiĝis, pli poste li aperis, fine li estis kondamnita je prizono. Li liberiĝis en 1856 kaj li okupiĝis pri la bieno. En 1860 la reĝo komencis redoni la rajtojn al Hungarlando, tial li denove laboris en la administracio. La parlamento denove funkciis en 1861, kie li denove estis parlamentano, same inter 1865 kaj 1867. Lia edzino naskis dufoje, baldaŭ li vidviĝis. Ambaŭ estis entombigitaj en Beregsurány.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beszéd (1861)
  • Tapasztalatok a burgonyavész körül (1846)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti