Tamás Getto [tamAŝ geto], laŭ hungarlingve kutima nomordo Getto Tamás estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.

Tamás Getto
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1958 (1958-05-20) (65-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyUniversitato de Pécs
Familio
Patro József Getto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Tamás Getto[1] naskiĝis la 20-an de majo 1958 en Pécs.

Biografio redakti

Tamás Getto maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Liaj instruistoj inkluzivis György Szrogh, György Jánossy, Péter Reimholz, István Ferencz kaj Ernő Rubik. Post siaj studoj li laboris jardekon en ŝtata arkitektura entrepreno en sia naskiĝurbo, poste (jam depost la socialismo) en propra ateliero. Intertempe li finis majstran lernejon (1990). Ekde 1993 li instruis en pedagogia altlernejo (baldaŭa parto de Universitato de Pécs) kaj ekde 2011 li estas katedrestro. La habilitiĝo okazis en 2013. Pli frue en 2009 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn en 2007 kaj 2014.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • ĉirkaŭ 20 familiaj domoj (ankaŭ propra domo) (1985-2006)
  • Mecseknádasd, apoteko (1985)
  • Beremend, loĝejo por maljunuloj (1995)
  • restaŭrado de urbomuroj kaj fortikaĵo en Pécs (2000-2006)
  • Pellérd, vilaĝdomo kaj aliaj konstruaĵoj (2006)
  • Villány, ekspoziciejo (2015)

Elektitaj laboroj pri internaj spacoj redakti

  • preĝejo en Pécs (1985)
  • restoracio en Mohács (1998)
  • hotelaj ĉambroj en Pécs (2008)

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Pécs (1986, 2004, 2009, 2011)
  • Budapeŝto (2007, 2010)

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Vándor építészek munkahelye (1988)
  • Uránvárostól a Havihegyig (1998)
  • A szép bor jele (2004)

Fontoj redakti

Referencoj redakti