Tamás Isépy [tamAŝ iŝEpi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Isépy Tamás estis hungara advokato, parlamenta deputito, politikisto, subministro.

Tamás Isépy
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de marto 1924(nun 1924-03-20)
en Ĉeĥoslovakio Zemplínsky Branč (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 2-an de aprilo 2004
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pledadvokato • advokatopolitikisto
vdr

Tamás Isépy[1] naskiĝis la 20-an de marto 1924 en Zemplínsky Branč (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 2-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Isépy apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li lernis en sia naskiĝloko ĝis la translokiĝo en 1932, poste en Miskolc. En la sama urbo li maturiĝis en gimnazio en 1942, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946. Lia plej menciinda instruisto estis Ödön Kuncz. Li estis advokato-kandidato 4 jarojn, poste ordinara advokato. En la jaroj 1952 kaj 1953 li estis deportita al Hortobágy, kie li estis trudkamparano. Tamen tie li ekkonis lian baldaŭan edzinon. Li estis advokato ĝis fino de la socialismo (1990), poste li estis parlamenta deputito ĝis sia morto. Inter 1990-1994 li estis ankaŭ subministro kaj kelkajn jarojn parlamenta frakciestro. Li unufoje ricevis premion. Li edziĝis en 1955 kaj vidviĝis en 1990. Lia edzino naskis 3 filinojn en 1956, 1959 kaj 1964.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szövetkezetek és álszövetkezetek (disertaĵo)
  • Rendszerváltozás, politika, jog (kolektitaj verkoj)
  • Önkormányzatok és a volt egyházi ingatlanok (manlibro)
  • Politikai forgácsok (2000)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti