Tamás Kőszegi [tamAŝ kOsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszegi Tamás estas hungara reĝisoro.

Tamás Kőszegi
Tamás Kőszegi
Tamás Kőszegi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1989 (1989-06-21) (34-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Tamás Kőszegi[1] naskiĝis la 21-an de junio 1989 en Miskolc.

Biografio redakti

Tamás Kőszegi frekventis bazlernejon jam en Budapeŝto inter 1995-1999, poste li maturiĝis en gimnazio en 2007. Dum la mezlernejaj jaroj li praktikadis en ŝtata televizio. Li akiris bakalaŭron en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2010, magistron en Scienca Universitato Loránd Eötvös post 3 jaroj. Intertempe en 2010 li finis kurson pri reĝisoraj kaj kameraista laboroj. Post siaj studoj li partoprenis en fondo de filma studio, kie li kreis reklamojn kaj mallongajn filmojn. Li ricevis premiojn inter 2005-2015.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • W - a hatodik napon (animacio, 2007)
  • Béla Bá (2008)
  • Vihar (animacio, kunreĝisoro, 2014)
  • The Copyist (mallonga filmo, 2016) (la unua filmo en la mondo pere de kopiilo)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti