Tamás Lőrincz [tamAŝ lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincz Tamás estas hungara luktisto, kvarfoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono. Lia frato estis Viktor Lőrincz.

Tamás Lőrincz
Tamás Lőrincz (supre en 2012)
Tamás Lőrincz (supre en 2012)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1986 (1986-12-20) (37-jaraĝa)
en Cegléd
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Viktor Lőrincz
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Tamás Lőrincz[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1986 en Cegléd.

Biografio redakti

Tamás Lőrincz ricevis premiojn inter 2007-2021. Lia edzino naskis du gefilojn en 2017 kaj 2019.

Sporta kariero redakti

Tamás Lőrincz estis luktisto en klasik-stila luktado komence en sia naskiĝurbo, poste en ĉefurba sportklubo. Li atingis rezultojn en junularaj konkursoj eksterlande ekde 2002, post 4 jaroj li estis jam hungara ĉampiono. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008, Hungario en la Somera Olimpiko 2012, Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 2019, la dua en 2017 kaj 2018. Lia plej konata trejnisto estis István Majoros. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2022.

Fontoj redakti

Referencoj redakti