Tamás Mihály [tamAŝ mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihály Tamás estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, komponisto, sintezilisto), iama membro de Omega (rokgrupo). Lia patro estis András Mihály.

Tamás Mihály
Tamás Mihály en 1974
Tamás Mihály en 1974
Persona informo
Naskonomo Mihály Tamás
Naskiĝo 24-an de septembro 1947 (1947-09-24)
en Budapeŝto
Morto 21-an de novembro 2020 (2020-11-21) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro András Mihály
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Tamás Mihály en 2010

Tamás Mihály [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1947 en Budapeŝto kaj mortis la 21-an de novembro 2020.

Biografio redakti

Tamás Mihály studis klasikan muzikon en muziklernejo en sia naskiĝurbo. Tamen li interesiĝis pri ŝlagroj, eĉ li aliĝis al tiutempaj ŝlagrorkestroj. En 1967 li estis membro de Omega, kie li estis gitaristo, kantisto, sintezilisto kaj komponisto. Tamen ofte la ŝlagroj estis komunaj laboroj kun la ceteraj membroj. Lastoje li muzikadis en la rokgrupo en 2014. Li ricevis premiojn preskaŭ senescepte kune kun la rokgrupo ekde 1970, aparte menciinda la premio Kossuth en 2013.

Elektitaj teatraj komponaĵoj redakti

  • 56 csepp vér (2006)
  • Ez van (Canterbury mesék) (2014)
  • Millió dolláros bébi (2015, táncjáték az azonos című film alapján)

Lia libro redakti

  • Basszus! Omega! (2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti