Tamás Nádasdy
Barono Tamás (Tomaso) NÁDASDY [tama:ŝ na:daŝdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádasdy Tamás estis hungara palatino, banuso, reĝa juĝisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nádasdi kaj fogarasföldi.
Tamás Nádasdy | ||
---|---|---|
Banuso de Kroatio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1498 en Egervár | |
Morto | 2-an de junio 1562 (64-jara) en Egervár | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Orsolya Kanizsai [#] | |
Infanoj | Francisko Nádasdy [#] | |
Profesio | ||
Okupo | militestro [#] | |
Hungara palatino ![]() | ||
Banuso de Kroatio | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Tamás Nádasdy [1] naskiĝis en 1498. Li mortis la 2-an de junio 1562 en Egervár.
BiografioRedakti
Tamás Nádasdy frekventis lernejojn en Buda, Graz, Bologna kaj Romo. En 1521 li hejmenvenis. En 1526j li ne partoprenis en batalo en Mohács. En la sekva jaro li ricevis gravan postenon: estro de Buda. En 1529 estis okupita Buda, sed Nádasdy ĵus estis for. En 1533 li edziĝis, tial li tre riĉiĝis. En 1537 li iĝis banuso kaj li batalis kontraŭ la turkoj. En 1540 li atingis la titolon reĝa juĝisto, en 1553 li baroniĝis, fine en . 1559 li estis elektita palatino. Li okupiĝis ankaŭ pri artoj, li fondis presejon.
FontojRedakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-03-29 per la retarkivo Wayback Machine