Tamás Návay
Tamás Návay [tamAŝ nAvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Návay Tamás estis hungara politikisto, komisaro, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis földeáki.
Tamás Návay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1815 en Földeák |
Morto | 29-an de marto 1879 (63-jaraĝa) en Földeák |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Irma Návay (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Tamás Návay[1] naskiĝis la 30-an de decembro 1815 en Földeák, li mortis la 29-an de marto 1879 en Földeák.
Biografio
redaktiTamás Návay studis en Szeged kaj Pozono. En la parlamentaj staĝoj inter 1832-1836 li apartenis al la reformemuloj. En 1835 li estis honora notario en Csanád, en la sekva jaro lia posteno estis levita al honora ĉefnotario. En 1839 li estis elektita parlamentano de Csanád kaj li aliĝis al partio de Ferenc Deák. En 1842 li estis nomumita vicdepartementestro. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1848, li estis komisaro. Post la fiasko de la revolucio li retiriĝis, fine pro restarigo de la konstitucio en 1861 li denove apogis Deák en la parlamentaj kunsidoj. De 1867 ĝis sia morto li estis ĉefdepartementestro. Li edziĝis en 1840, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Memorigiloj
redakti- busto en Makó (1998)