Tamás Nagy [tamAŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Tamás estis hungara astronomo, instruisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis kövendi.

Tamás Nagy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de julio 1849 en Hungara reĝlando en Kövend (nuntempa Plăiești en Rumanio). Li mortis la 19-an de marto 1887 en Hódmezővásárhely.

Biografio redakti

Tamás Nagy frekventis gimnaziojn laŭvice en Torda kaj Kolozsvár, poste li studis en akademio de Selmec, post 2 jaroj en Reĝa Universitato de Pest. En 1872 li ekhavis postenon en observatorio en Ógyalla apud Miklós Konkoly-Thege. Duonjara interrompo okazis, ĉar li soldatiĝis en Vieno. En 1875 li iĝis instruisto en Hódmezővásárhely, kie li redaktis ankaŭ la lokan gazeton.

Elektitaj artikoloj redakti

  • Uj Asteroidák (1872)
  • Tűzgömbhullás Olaszországban (1873)
  • Észleljük a hulló csillagokat (1874)

Fontoj redakti