Tamás Sándor Tuboly

biografio pri hungara virusologo

Tamás Sándor Tuboly [tamAŝ ŝAndor tuboj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tuboly Tamás Sándor, ofte pli mallonge Tuboly Tamás estis hungara virusologo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Sándor Tuboly.

Tamás Sándor Tuboly
Persona informo
Naskiĝo en 1962
en Budapeŝto (Hungario)
Morto la 2-an de februaro 2016
en Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto • virusologo • bestokuracisto
vdr

Tamás Sándor Tuboly[1] naskiĝis en 1962 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de februaro 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Sándor Tuboly maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1986. Post la diplomo li laboris jaron en laboratorio de la universitata instituto. Inter 1987-2000 li laboris en la akademia esplora instituto. En tiu periodo helpe de stipendioj li esploris en Universitato de Gelfo (1990-1994 kaj 1997-1999) kaj li kandidatiĝis en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 2000 li ekinstruis kiel docento en la fakultato (tiam la veterinara universitato perdis la memstarecon) kaj en 2011 li profesoriĝis, ekde 2012 li estis vicdekano. Plej ofte li okupiĝis pri virusoj de porkoj, en tiu temo li havis 6 patentojn. Li ricevis premiojn kaj medalojn. Lia edzino naskis filon. Li estis entombigita en Adony.

Fontoj redakti

Referencoj redakti