Tamás Szekeres [tamAŝ sekereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekeres Tamás estas hungara ŝlagrokomponisto, gitaristo (klasika kaj ŝlagra), tekstopoeto, orkestrestro, muzikinstruisto.

Tamás Szekeres
Tamás Szekeres en 2010 (maldekstre)
Tamás Szekeres en 2010 (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1964 (1964-03-12) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Tamás Szekeres[1] naskiĝis la 12-an de marto 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Szekeres ekde la aĝo 5 studis muzikon, ekde la aĝo 14 gitarludon. Komence li gitaradis en amatoraj ŝlagrorkestroj, ekde 1982 en profesiaj ŝlagrorkestroj. Li komponadis ekde 1982, li verkis muzikkririkojn ekde 1989. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1990. Lia ĉefinstruisto estis László Szendrey-Karper. Post la diplomo li koncertis jam kun propra orkestro. En la sekvaj jaroj li estis gitaristo en propraj aŭ aliaj ŝlagrorkestroj. La plej menciinda membreco estis Omega (rokgrupo) inter 1994 kaj 2001. Ekde 1993 li koncertis ankaŭ kiel klasika gitaristo, ekde 1998 li instruis gitarteknikon en propra lernejeto. Li havas filon [1].

Elektitaj muziklibroj redakti

  • Guitarmania (serio 1988–1991)
  • Gitárklub (serio ekde 1993)
  • Elektromos Gitáriskola I (1997)
  • Rock Gitáriskola (1998)

Elektitaj ŝlagrotekstoj [2] redakti

  • Álmodban jönnek a démonok
  • Jönnek a démonok
  • Versenyző

Aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti