Tamaraŝeni estas granda kartvela vilaĝo norde de Cĥinvalo en teritorio de la eksa kartvela aŭtonomio Sud-Osetio. Ĝi apartenas al la aro de kartvelaj vilaĝoj norde de Cĥinvalo (Keĥvi, Kurta, Aĉabeti kaj Tamaraŝeni), kiuj ebligis blokadon de la urbo en 1991 kaj aliajn streĉajn situaciojn. La norda limo de Cĥinvalo estas la suda limo de Tamaraŝeni, unu loĝloko transiras en la alian kun formala limo.

Tamaraŝeni
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 43° 58′ O (mapo)42.250743.9625Koordinatoj: 42° 15′ N, 43° 58′ O (mapo) [+]
Tamaraŝeni (Kartvelio)
Tamaraŝeni (Kartvelio)
DEC
Tamaraŝeni
Tamaraŝeni
Situo de Tamaraŝeni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamarasheni [+]
vdr

Tra la vilaĝo iras la vojo norden (Transkaŭkaza magistralo), kiu ligas Cĥinvalon kun la aliaj regionoj de Sud-Osetio kaj kun transmontara Nord-Osetio. Alternativa vojo (la Zara vojo) ĉirkaŭ la kartvela enklavo estis finkonstruita en 2006.

Laŭ legendo la vilaĝo estis fondita de carino Sankta Tamara (mortis en 1212), la nomo fakte signifas „konstruita de Tamara“. En Tamaraŝeni situas muzeo de la fama vilaĝano princo Ivane Maĉabeli (1854-1898), konata kartvela verkisto kaj tradukinto de Ŝekspiro en la kartvelan.

42° 15′ 02.61″ N 43° 57′ 45.15″ O / 42.2507250 °N, 43.9625417 °O / 42.2507250; 43.9625417 (mapo)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.