Tamburina arbarkolombo

La Tamburina arbarkolombo (Turtur tympanistria) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tambourine Dove

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Specio: T. tympanistria
Turtur tympanistria
(Temminck, 1809)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas disvastigata loĝanta birdo de arbaroj kaj similaj densaj vegetalejoj de Afriko sude de la Sahara Dezerto. Ties teritorio ampleksiĝas el Senegalio orienten ĝis Etiopio kaj Kenjo kaj suden tra orienta Afriko ĝis sudorienta Sudafriko, sed ĝi malestas en pli sekaj areoj de sudokcidenta Afriko. Estas loĝantaro ankaŭ ĉe insularo Komoroj.

Aspekto redakti

La Tamburina arbarkolombo estas eta diketa kolombo, kutime ĉirkaŭ 22-23 cm longa. La masklo havas blankan vizaĝon kun nigra strimakulo tra la okulo, blankajn subajn partojn kaj grizan kronon. La dorso, nuko, flugiloj kaj vosto estas helgrizbrunaj, kaj la falditaj flugiloj havas grandajn malhelpurpurajn makulojn. La subvosto estas bruna. La okulringo kaj kruroj estas purpurruĝaj kaj la beko estas purpura.

La ino estas pli senkolora, kaj estas blanka nur ĉe la ventro, la vizaĝo kaj la brusto, ĝenerale ĝi estas helgrizbruna. La krono estas grizbruna, sen la blugrizo de la masklo. Junuloj aspektas kiel inoj, sed ili havas avelkolorajn plumobordojn ĉe dorso, brusto kaj flankoj. Eĉ ĉe tiuj plumartipoj, tiu ĉi specio estas pli pala sube ol aliaj etaj afrikaj kolomboj.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi estas specio de vere densaj arbaroj, inkludante densajn ĝardenojn kaj plantejojn de ricino, kakao kaj gumo. Krome tiu ĉi timida specio estas kutime vidata kiam ĝi staras dum ĝi manĝas sur arbara grundo.

La tamburina arbarkolombo konstruas feblan neston el bastonetoj malalte en arbusto, grimpoplanto aŭ konvolvulo, kie la ino demetas du kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas, kvankam tiun taskon faras ĉefe la ino, kaj eloviĝo okazas post 13 tagoj kaj post kromajn 13-14 tagoj okazas elnestiĝo. La idoj estas manĝigataj per vomita manĝaĵo.

La flugo de la tamburina arbarkolombo estas rapida kaj lerta, kaj ĝi estas amlalta kiam la birdo estas surterigonta. Dumfluge ĝi montras avelkolorajn unuajn flugoplumojnkaj subflugilojn.

La voĉo de tiu ĉi birdo estas konstanta ripetita du-du-du-du-du.

La tamburina arbarkolombo estas kutime soleca, sed ĝi estas foje vidata laŭ paroj aŭ familiaj grupoj aŭ kun la Afrika citronkolombo. Ĝi estas sufiĉe surterema kaj kutime manĝas surgrunde semojn kaj etajn fruktojn. Ĝi preferas semojn de ricino. Ĝi eventuale manĝas ankaŭ etajn insektojn kaj moluskojn.

Referencoj redakti