Tamgao

simbolo reprezentante grupon de eŭraziaj nomadoj

Tamgao, esperanta fremdvorto por tamgatamgha, de la malnovtjurka vorto 𐱃𐰢𐰍𐰀, tamga, laŭvorte "stampo, sigelo", turke damga, mongole tamga), estas abstrakta sigelo aŭ stampo uzata de eŭraziaj nomadoj kaj de kulturoj influitaj de ili. La tamgao estis normale la emblemo de speciala tribo, klano aŭ familio. Ili estis oftaj inter la eŭraziaj nomadoj ĉie en klasika antikvo kaj la mezepoko.

paĝo el dokumento de la 15-a jarcento el la Selĝuka Imperio, listigante tamgaojn de oguzaj triboj

Similaj tamga-similaj simboloj foje estis adoptitaj fare de sidemaj popoloj najbaraj al la nigra-mara-kaspia stepo kaj en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio.

Duavica Uzado redakti

 

Orienta Eŭropo redakti

 
Tamgao de la Mogola Imperio supre de la Taĝ-Mahalo

La koncepto ankaŭ lasis spurojn en pluraj orientslavaj kulturoj de Orienta Eŭropo. En la rusa lingvo, la esprimo "tamga" (тамга) pluvivis en ŝtata institucio de limdogano, kun rilata areto de esprimoj: "tamoĵnja" (таможня, dogano), "tamoĵennik" (таможенник, doganisto), "rastamoĵit" (растаможить, pagi doganimpostojn), derivita de la uzo de tamgao kiel atestilo de ŝtato. Tamgao de la de la mezepokaj Rurikidoj estas rekonita kiel nacia simbolo en Ukrainio, ordinarlingve nomita trizub (тризуб).

Islamaj imperioj redakti

En la malfruaj mezepokaj tjurko-mongolaj ŝtatoj, la esprimo tamga estis uzita por iu speco de oficiala stampo aŭ sigelo. Ĉi tiu uzado daŭris en la fruaj modernaj islamaj imperioj (Otomana Imperio, Mogola Imperio), kaj en kelkaj el iliaj modernaj posteulaj ŝtatoj.

Referencoj redakti

  1. Boris Ĵivkov (Boris Zhivkov). (2015) Khazaria in the Ninth and Tenth Centuries (Ĥazario en la naŭa kaj deka jarcentoj). eldonejo Brill, p. 275. ISBN 978-90-04-29307-6. “Verŝajne ne nur la forta stepa influo, sed ankaŭ la deziro subigi la lokan loĝantaron povas ambaŭ estu vidita kiel kialoj por la uzo de la imperiestra titolo de kelkaj rurikidoj, kune kun tamgaoj, kiu estis tipa simbolo de potenco en la stepoj kaj en Mezazio ekde antikvaj tempoj.”.