La Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam (tamile தமிழீழ விடுதலைப் புலிகள், sinhale දෙමළ ඊළාම් විමුක්ති කොටි, Tamiḻīḻa viṭutalaip pulikaḷ, angle Liberation Tigers of Tamil Eelam, mallongigo LTTE, ofte simple nomataj Tamilaj Tigroj) estas nun malaperinta organizaĵo kiu estis bazita en norda Srilanko. Fondita en majo 1976 per Velupillai Prabhakaran, ĝi antaŭenigis secesian naciisman kampanjon por krei sendependan ŝtaton (nomotan Tamiḻ īḻam respektive angle Tamil Eelam - la etimologio de la vorto īḻam, la origina tamila vorto por la insulo Cejlono, estas malsamopinie diskutata kaj tial la termino plej bone konsideriĝu propra nomo) en la nordo kaj oriente de Srilanko por la tamiloj. Tiu kampanjo evoluis en enlandan militon, kiu daŭris de 1983 ĝis 2009, kiam la LTTE estis decide venkita de la srilanka armeo sub la ĉefeco de la tiutempa ŝtatprezidanto Mahinda Rajapaksa.

Tamilaj tigroj
flago
partio • gerila organizaĵo
Komenco 1976 vd
Fino 2009 vd
Lando(j) Srilanko • Tamil Eelam vd
Ideologio

srilanka tamula naciismo • separismo • revolucia socialismo • sekulareco

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Velupillai Prabhakaran • mortis en batalo vd
Ĉefestro(j) Velupillai Prabhakaran • mortis en batalo vd
Posedatoj Bank of Tamil Eelam vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Procento de tamilaj civitanoj en malsamaj provincoj de Sri-Lanko. La nombroj indikas procentojn. Surbaze de enketo farita en 2001. [Fonto bezonata]
Rapida militŝipo de la ribelaj LTTE en Srilanko en 2003 preterpasas la kernon de liverŝipo de LTTE kiu estis atakita kaj vrakigita fare de registara aviadilaro, Srilanka Enlanda Milito (1983–2009).