Tamiloj

(Alidirektita el Tamuloj)

La tamiloj[1]tamuloj[2] (tamile தமிழர், tamiḻar) estas etna grupo indiĝena de la ŝtato de Tamil Nadu, en Barato, kaj de la nordorienta regiono de Srilanko. Ili parolas ĉefe la tamilan, kaj ilia historio estas almenaŭ dumiljara.[3] Aktuale ties nombro estas ĉirkaŭ 77 milionoj da personoj,[4] el kiuj 60 milionoj loĝas en Barato,[5] ĉirkaŭ 3 milionoj en Srilanko,[6] plus 1 miliono en Malajzio, kaj la resto dise en multaj aliaj landoj, inter kiuj elstaras Kanado, Britio kaj Singapuro.

Tamiloj
etno
Dravidaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
tamila lingvo
Religio
hinduismokristanismoislamo
vdr
Tamiloj en sudorienta Barato kaj nordorienta Srilanko
Knabinoj en tradiciaj vestoj. Foto de 1870.

La plej parto praktikas la religion de hinduismo kvankam estas minoritatoj ĝajnista, islama, budhista kaj kristana.

Historio redakti

Tamiloj en Hindio redakti

Prahistoria periodo redakti

Eblaj evidentaĵoj, kiuj indikas la antikva ĉeesto de Tamiloj en la anktuala Tamilnado, estas sepultoj de magalitaj urnoj, kiuj datiĝas de ĉirkaŭ 1500 post Kristo kaj antaŭe. Ili estas eltrovitaj ĉe diversaj lokoj en Tamilnado, precipe en Adichanallur in Tirunelveli Distrikto[7][8][9], kiu estas konforma al la priskriboj de funebraj solenoj en klasika Tamila literaturo[10].

Diversaj legendoj fariĝis reganta post la deka jarcento pri la antikveco de Tamiloj. Laŭ Iraiyanar Agapporul, deka aŭ dek unua jarcento prinotaĵo sur la Sangam literaturo, la Tamila lando etendiĝis suden preter la naturaj limoj de la Hinda duoninsulo konsistanta el 49 antikvaj nadus (dividoj). Oni supozis ke la lando estis detruita de inundo. La legendoj de Sangam parolas pri eĉ pli antikvaj Tamiloj, kiuj havis dek milojn da jaroj de literatura aktiveco dum tri Sangams.[11]

Klasika periodo redakti

 
Grizaj ceramikaĵoj kun enskribaĵoj, Arikamedu, 1-an jarcenton K.E.

Ekde ĉirkaŭ la tria jarcento a.K.E., tri reĝaj dinastioj - la Chola, la Chera kaj la Pandy - aliris la regandon de la antikva Tamila lando[9]. La reĝolando de ĉiu el tiuj ĉi dinastioj estis en la tamilalingva regiono. Klasika literaturo kaj enskribaĵoj priskribas nombron de Velirs, aŭ minoraj gvidantoj, kiuj ope reĝis sur grandaj partoj de la centra Tamilnado[12]. Militoj inter la reĝoj kaj la gvidantoj ofte okazis, kiel okazis konfliktoj kun la antikva Srilanko[13][14]. Ŝajnas ke ĉi tiuj militoj leviĝis por konfirmo de hegemonio kaj por akiro de impostoj, kaj ne por submeti aŭ aneksi tiujn landojn. La reĝoj kaj la gvidantoj estis mecenatoj, kaj signifa parto de literaturo ekzistas ekde ĉi tiu periodo[12]. La literaturo montras ke multaj el la kulturaj praktikadoj, kiuj estas konsideritaj propre tamilaj, datiĝas ekde la klasika periodo.[12]

Agrikulturo estis grava dum ĉi tiu periodo, kaj estas evidentecoj ke irigaciaj retoj estis konstruitaj dum la dua jarcento K.E.[15] (post Kristo). Internaj kaj eksteraj komercoj ekfloris, kaj evidentecoj ekzistas de signifa rilato kun la Antikva Romo.[16] Grandaj kvantoj de Romaj moneroj kaj signoj de la ĉeesto de Romaj komercistoj estis malkovritaj ĉe Karur kaj Arikamedu.[16] Estas ankaŭ evidenteco ke, al Roma Imperiestro, Aŭgusto almenaŭ du ambasadoj estis senditaj de reĝoj de Pandya.[17] Fragmentoj de vazoj kun tamilaj skribaĵoj estis eltrovitaj en prifosoj ĉe la Ruĝa Maro, sugestante la ĉeeston de tamilaj komercistoj tie.[18] Anonima rakonto de unuajarcenta vojaĝanto, skribita en greka lingvo, kaj poste konata kiel Periplus Maris Erytraei, detale priskribas la havenojn de la reĝolando de Pandya kaj Chera, en Damirica, kaj ilian komercan aktivecon. Periplus ankaŭ indikas ke la ĉefaj eksportoj de la antikvaj tamiloj estis pipro, malabathrum, perloj, eburo, silko, diamantoj, safiroj kaj testudŝeloj.[19]

La klasika periodo finis ĉirkaŭ la kvaran jarcenton K.E., kun la invadoj fare de Kalabhra, raportita kiel la kalappirar en la tamila literaturo kaj en enskribaĵoj.[20] Ĉi tiuj invadantoj estas priskribita kiel malbonaj reĝoj kaj barbaroj, kiuj estis venanta de landoj ĉe la nordo de la tamila lando.[21] Ĉi tiu periodo, komune raportita kiel la Obskura Epoko de la tamila lando, finis kun la leviĝo de la Pallava dinastio.[20][22][23] Laŭ Clarence Malonej, dum la klasika periodo, la Tamiloj eĉ enloĝiĝis en Maldivoj.[24]

Imperiestra kaj post-imperiestra periodoj redakti

Eĉ se la dokumentoj de Pallava estas sekveblaj ekde la dua jarcedo K.E., ili ne leviĝas en graveco, kiel imperiestra dinastio, ĝis la sesa jarcento.[25] La dinastio ne ŝajnas esti tamila origine, eĉ se ili rapide adoptis la lokan kulturon kaj la tamilan lingvon. La Pallava-anoj klopodis sin modeli laŭ la grandaj nordaj dinastioj, kiel Mauryanoj kaj Guptanoj.[26] Tial ili transformis la reĝan institucion al imperiestra, kaj ili klopodis akumuli vastajn kvantojn da teritorio sub ilia rekta regado. La Pallava-anoj estis sekvantoj de Hinduismo, kvankam dum mallonga tempo unu el iliaj reĝoj aliĝis Ĝajnismon kaj poste konvertiĝis al Hinduismo.[27] Bhakti movado en Hinduismo estis fondita de Tamilaj sanktuloj dum ĉi tiu tempo, kaj ĝi leviĝis kune kun la kreskanta influo de Ĝajnismo kaj Budhismo.[28] La Pallava-anoj estis la pioniroj de la konstruo de grandaj, ornamitaj temploj en roko, kiuj formis la bazo de la Dravida templarkitekturo.

 
Sri Mariamman Hindua templo, konstruita laŭ la Tamila Pallava stilo en urbo nomita Ho Chi Minh, Vjetnamo

La Pallava dinastio estis detronigita dum la 9-a jarcento de la releviĝanta Chola.[25] La Chola dinastio fariĝis reganta dum la 10-a jarcento kaj ĝi levis imperion, kiu etendiĝis sur la plej granda parto de Barato kaj Srilanko.[25] La imperio havis gravajn komercrilatojn kun Ĉinio kaj sud-orienta Azio.[29][30] La Chola mararmeo konkeris la Sudazian reĝolandon de Sri Vijaya ĉe Sumatro kaj ĝi daŭris ĝis la Tajlando kaj Birmo.[25] La potenco de Chola malfortiĝis duma la 12-a kaj 13-a jarcentoj, ekde tiam la Pandya dinastio ĝuis mallongan periodon de releviĝo, sub la regado de Sundara Pandya.[25] Tamen, ripetitaj muzulmanaj invadoj, ekde la 15-a jarcento, forte streĉis la imperiestrajn rimedojn, kaj la dinastio finiĝis dum la 16-a jarcento.[31]

La okcidentaj Tamilaj landoj fariĝis pli kaj pli politike apartaj de la cetero de la tamilaj landoj, post kiam la Chola kaj Pandya imperioj perdis la regon sur tiuj landoj dum la 13-a jarcento.[32] Ili evoluigis sian propran lingvon kaj literaturon, kiu pli kaj pli diferenciĝis de Tamila lingvo, evoluante al moderna malajala lingvo dum la 15-a jarcento.[33]

Ekde tiam neniu granda imperio leviĝis, kaj partoj de Tamilnado mallongtempe estis regita de nombro de diversaj lokaj gvidantoj, kiel la Nayak-anoj de la regionoj de la modernaj Maharaŝtro kaj Andra-Pradeŝo. Ekde la 17-a jarcento, eŭropaj potencoj komencis starigi establaĵojn kaj komercajn avanpostenojn sur la regiono. Diversaj bataloj estis batalitaj inter la britoj, francoj kaj danoj dum la 18-a jarcento, kaj ĉe la fino de la 18-a jarcento la plej parto de Tamilnado estis sub la brita regado.

Tamiloj en Srilanko redakti

Estas malmulta faka konsento pri la ĉeesto de la Tamilaj homoj en Srilanko, kiu estas ankaŭ konata kiel Eelam en la praa Tamila literaturo, antaŭ la mezepoka Chola periodo (ĉirkaŭ 10-an jarcenton p.K.). Teorio asertas ke ne estis organiziĝinta tamila ĉeesto ĉe Srilanko ĝis la invadoj el tiu, kiu nun estas la Suda Hindio, dum la 10-a jarcento p.K.; alia teorio asertas ke la Tamiloj estis originaj loĝantoj de la insulo.

Prahistoria periodo redakti

La indiĝenaj Vedda estas fizike rilataj al Dravidalingva triba popolo ĉe Suda Barato kaj unuaj popoloj de Sun-orienta Azio, kvankam ili ne plu parolas ilian denaskan lingvojn.[34] Oni kredas ke la kultura disvastigo, anstataŭ migrado de homoj, disvastigis la sinhalan kaj la tamilan lingvon el la duoninsula Hindio en estanta mezolitika popolo, jarcentoj antaŭ la Krista Erao.[35]

Establiĝoj de personoj, kiuj kulture similas al tiuj de la aktuala Srilanko kaj Tamilnado, en moderna Hindio, estis elfositaj ĉe megalitaj funebraj situoj ĉe Pomparippu, apud la okcidenta bordo kaj en Kathiraveli, apud la orienta bordo de la insulo, vilaĝoj establiĝintaj inter la 5-a jarcento a.K.E. kaj la 2-a jarcento K.E.[36][37] Kultursimilaĵoj pri la funeraj kutimoj en suda Hindio kaj Srilanko estis datitaj fare de arkeologoj al 10-a jarcento a.K.E.. Tamen, hinda historio kaj arkeologio maljunigis la daton al 15-a jarcento a.K.E., kaj en Srilanko estas radiomezura evidenteco el Anuradhapura ke la ne-Brahmi-aj nigraj kaj ruĝaj terakotoj, kiuj surhavas simbolojn, ekzistis almenaŭ ĉirkaŭ la 9-a aŭ la 10-a jarcentoj a.K.E..[38]

Historia periodo redakti

 
Enskribaĵo datita je la 1100-a jaro K.E., lasita de Tamilaj soldatoj en Polonnaruwa(Srilanko)

Terakoteroj kun antaŭaj tamilaj skribaĵoj, ekde la 2-a jarcento a.K.E., estis elfositaj ĉe Poonagari, Jaffna. Tiuj ĉi terakoteroj surhavas diversajn enskribaĵojn, inkluzivante klannomon - vela, nomo rilatigita al velir el la antikva Tamila lando.[39] Estas epigrafa evidenteco pri personoj, kiuj indentiĝi kiel Damelas aŭ Damedas (la Pakrita vorto por Tamiloj) en Anuradhapura, la ĉefurbo de Rajarata, kaj en aliaj areoj de Srilanko tiom frua kiam la 2-a jarcento a.K.E..[40] Historia dokumentaro establas ke la Tamilaj raĝolandoj, en moderna Hindio, estis strikte kuntrenitaj en la aferoj de la insulo ekde ĉirkaŭ la 2-a jarcento a.K.E..[13][14] En Mahavamsa, historia poemo, etnaj Tamilaj aventuruloj, kiel la reĝo Elara, invadis la insulon dum la 145-a jaro a.K.E..[41] Tamilaj soldatoj, el tiu kiu nun estas la suda Hindio, estis senditaj al Anuradhapura inter la 7-a kaj la 11-a jarcentoj K.E. kun tiel grandaj nombroj ke la lokaj gvidantoj kaj reĝoj, kiuj estis klopodantaj por establi legitimecon, komencis konfidi sin al ili.[42] En la 8-a jarcento K.E. estis tamilaj vilaĝoj entute konataj kiel Demel-kaballa (Tamilaj parceloj), Demelat-valademin (Tamilaj vilaĝoj), kaj Demel-gam-bim (Tamilaj vilaĝoj kaj landoj).[43]

Mezepoka periodo redakti

Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj KE, Pandya-a kaj Chola-a ensaltoj en Srilanko kulminis per la Chola-a aneksado de la insulo, kiu daŭris ĝis la malfrua duono de la 11-a jarcento KE.[42][44][45][46]

La dekadenco de la Chola-a potenco en Srilanko estis sekvanta de la restarigo de la Polonnaruwa-a monarkio dum la malfrua 11-a jarcento KE.[47] Dum 1215, sekvante la Pandya-ajn invadojn, la dinastio de Arya Cakravarti establis sendependan Jaffna-a reĝolando[48] sur la Jaffna-a duoninsulo kaj regionoj de la norda Srilanko. Arya-Cakravarti-ekspansio al la sudo estis haltigita de Alagakkonara,[49] viro deveninta de familio de komercistoj el Kanchipuram en Tamilnado. Li estis ĉefministro de Sinhala reĝo Parakramabahu V (1344–59 KE). Vira Alakeshwara, ido de Alagakkonara, poste fariĝis reĝo de la Sinhaloj,[50] sed li estis faligita de la Ming-a admiralo, Ĉeng He, dum 1409 KE. La dinastio de Arya Cakravarti reĝis super grandaj regionoj de la nord-orienta Srilanko ĝis la Portugala konkero de la Jaffna reĝolando dum 1619 KE. La marbordaj lokoj de la insulo estis konkeritaj de Nederlando kaj do ili fariĝis parto de la Brita Imperio dum la 1796 KE. La angla maristo Robert Knox priskribis promenadon tra la tamila regiono de la insulo en la eldonaĵo An Historical Relation of the Island Ceylon, notante kelkajn reĝolandojn sur mapo dum 1681 KE.[51] Ekde la alveno de la eŭropaj ŝtatpotencoj dum la 17-a jarcento KE, la dividita tamila nacio estis priskribita en la regionoj de loĝado en la nordo de la insulo.[52]

La kaststrukturo de la majoritato sinhala akceptis ankaŭ hinduajn enmigrintojn el la suda Hindio ekde la 13-a jarcento KE. Ĉi tiu kondukis al la naskiĝo de tri novaj sinhalaj kastaroj: Salagama, Durava kaj Karava.[53][54][55] La hinda migrado kaj asimiliĝo daŭris ĝis la 18-a jarcento KE.[53]

Moderna periodo redakti

Britaj koloniistoj unuigis la tamilan landon ĉe la suda Hindio en la Madras-prezidanteco, kiu estis kunigita en la Brita Hindio. Simile, la tamilaj partoj de Srilanko kuniĝis kun la aliaj regionoj de la insulo dum 1802 por formi la cejlonan kolonion. Ili restis en la politika unio kun Barato kaj Srilanko post ilia sendependeco, dum 1947 kaj 1948 respektive.

Kiam Hindio fariĝis sendependa dum 1947, Madras-prezidanteco fariĝis la Madras Ŝtato, inkluzivante la nunan Tamil Nadu, marborda Andra-Pradeŝo, norda Keralao kaj la sud-orienta marbordo de Karnatako. La ŝtato sekve estis duonigita laŭ lingvistikaj linioj. Dum 1953, la nordaj distriktoj formis la Andra-Pradeŝon. Sub la Reorganiza akto de la Ŝtatoj dum 1956, Madras perdis siajn okcidentajn marbordajn distriktojn. La distriktoj de Bellary kaj Suda Kanara estis ceditaj al reĝolando de Mysore, kaj Keralao estis formita de la distrikto de Malabar kaj la antaŭa la princecaj ŝtatoj de Travancore kaj Cochin. Dum 1968, la ŝtato de Madras estis renomigita Tamilnado.

Estis kelkaj unuaj petoj por sendependa tamila ŝtato sekve al la adopto de la federala sistemo.[56] Tamen, la Hinda konstitucio garantiis aŭtonomeco al la ŝtatoj, kaj protestoj de tamiloj dum 1963, instigis la regadon adopti novan politikon, kiu nomiĝis "Tri lingvoj formulo". Ĉi tiu pli kaj pli sendependigis la tamilojn en Hindio, kiuj estas kontentigitaj de la federala akordo, kaj estas tre malmulta helpo por la secesio aŭ sendependeco hodiaŭ.

En Srilanko, tamen, la unueca akordo portis al kreskanta konvinkiĝo, laŭ kelkaj tamiloj, pri diskriminacio fare de la sinhala majoritato. Ĉi tio kreskigis la demandon por federismo, kiu dum la 1970-a kreski en movado por la Aŭtonoma Tamila Lando. La situacio degeneris en intercivitana milito dum la unuaj 1980-aj. Pafopaŭzo efektivigita ekde 2002 haltis dum Aŭgusto 2006 per bombardado kaj bombado de ambaŭ la flankoj. Hodiaŭ la tamiloj estas la 18 % de la Srilanka popolo (3,8 milionoj).[57]

Politika situacio redakti

Nur inter la 9-a jarcento kaj la 11-a jarcento, sub la dinastio Ĉola, la tamiloj estis unuigitaj en unu sama ŝtato. La naciaj institucioj plej gravaj por la tamiloj estis la registaroj de la ŝtatoj kie ili loĝas, nome la registaro de Tamil Nadu kaj tiu de Srilanko, kiu helpis la uzadon de la tamila ekde la 1950-aj jaroj.

En la politiko en Tamil Nadu hegemonias la Movado de Memamo (aŭ Dravidia Movado), fondita de E.V. Ramasami, konata populare kiel Perijar, por helpi la memamon kaj raciismom, kaj por lukti kontraŭ la sistemo de kastoj kaj kontraŭ la subpremado de la malsupraj kastoj. Ĉiu grava partio en Tamil Nadu bazsa sian ideologion sur la Movado de Memamo, kaj la politikaj partioj baratanoj ludas malgravajn rolojn en la politiko de tamiloj.

 
Tamilino kolektanta teon.

En Srilanko, en la politiko tamila hegemonias la movadoj federistaj kiu poste iĝos la Unuigita Fronto Tamila de Liberigo, ĝis komenco de la 1980-aj jaroj. Tiam la politika movado estis anstataŭata grandparte de armita lukto ĉefe de la Tamilaj Tigroj de Liberigo de Eelam, LTTE, kiuj hegemoniis en la 1990-aj jaroj, danke al la helpo de tamilioj el Barato kaj el la diasporo. La LTTE kontrolis grandan parton de la nordo de Srilanko (ĉirkaŭ kvarono de Srilanko), kaj klopodis starigi sian propran registaron tie.

La nasko de la LTTE en 1983 rilatis subpremadon kaj morton de centoj da tamiloj post atenco kontraŭ 13 srilankaj soldatoj. Barato intervenis kiel pacforto, sed mortis pli da 1000 barataj soldatoj. En 1991 teruristo, eble ligata al la LTTE, mortigis la ĉefministron el Barato Rajiv Gandhi.

Fina milito kaj malvenko redakti

 
Geedza ceremonio

La historio de Srilanko estis markita dum pli da du jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a de etna konflikto inter la nacia registaro kaj la insurekcia movado de tamiloj nomita Tamilaj Tigroj de Liberigo de Eelam (Liberation Tigers of Tamul Eelam aŭ LTTE en angla), kio kaŭzis ĉirkaŭ 70,000 mortintoj sen kalkuli la finajn en 2009. Komence de 2002 la du konfliktaj flankoj militpaŭzis, sed ambaŭ partioj rompis tiun akordon. Komence de 2009 la nacia registaro atakis la teritorion kontrolata de tamiloj dum kelkaj monatoj kaj nuligis la gerilon kaj mortigis ĝian estraranojn, ĉefe Velupillai Prabhakaran, sed post mortigi ankaŭ ĉirkaŭ pli da 6,500 da civiluloj, ĉefe tamiloj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj[58].

Laŭ la lastaj ciferoj de Unuiĝintaj Nacioj mortis en la milito inter 80.000 kaj 100.000 personoj, el kiuj ĉirkaŭ 6.200 soldatoj el la armeo de Srilanko (30.000 vunditoj) kaj 22.000 tamilaj gerilanoj ekde julio de 2006 (tiuj lastaj nombroj laŭ la srilanka registaro). Laŭ Unuiĝintaj Nacioj estas el 250.000 al 300.000 tamilaj rifuĝintoj en koncentrejoj, ĉefe en la regiono de Vavunija, kiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoman situacion, dum la registaro malpermesas ilin foriri, ĉar oni diras, ke ili klopodos identigi fuĝintajn eksgerilanojn. Ankaŭ la laboro de NRG estas malhelpata de la armeo.[59]

Referencoj redakti

  1. Laŭ Reta Vortaro
  2. Laŭ NPIV
  3. M. B. Emeneau, 1956, januaro-marto, India as a lingustic Area, Language, volumo 32, 1, paĝo 5, 10.2307/410649 [1] Elŝutita la 2007-05-03.
  4. Top 30 Languages by Number of Native Speakers: sourced from Ethnologue: Languages of the World, 15-a eld. (2005), 2007-04-03, Vistawide - World Languages & Cultures
  5. Indian Census - Abstract of Strength of Mother Tongues, 2008-01-07, Indian Census, 2001.
  6. Brief Analysis of Population and Housing Characteristics, 2008-01-07, Sri Lanka census of population and housing 2001, PDF Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. John, Vino, "Reading the past in a more inclusive way: Interview with Dr. Sudharshan Seneviratne", Frontline, 2006-01-27. Kontrolita 2008-07-09.
  8. K. De B. Codrington (oktobro 1930). “Indian Cairn- and Urn-Burials”, Man 30 (30), p. 190–196. doi:10.2307/2790468. Alirita 2007-05-03.. “...at Perambair & Pallavaram a second type of burial exists in legged urns...”. 
  9. 9,0 9,1 Comparative excavations carried out in Adichanallur in Thirunelveli district and in Northern India have provided evidence of a southward migration of the Megalithic culture - K.A.N. Sastri, A History of South India, pp49–51
  10. K. De B. Codrington (oktobro 1930). “Indian Cairn- and Urn-Burials”, Man 30 (30), p. 194. Alirita 2007-05-03.. “It is necessary to draw attention to certain passages in early Tamil literature which throw a great deal of light upon this strange burial ceremonial...”. 
  11. Nilakanta Sastri, A history of South India, p 105
  12. 12,0 12,1 12,2 K. Sivathamby (decembro 1974). “Early South Indian Society and Economy: The Tinai Concept”, Social Scientist 3 (5), p. 20–37. doi:10.2307/3516448. Alirita 2007-05-03.. “Those who ruled over small territories were called Kurunilamannar. The area ruled by such a small ruler usually corresponded to a geographical unit. In Purananuru a number of such chieftains are mentioned;..”. 
  13. 13,0 13,1 de Silva, C.R. Sri Lanka — A History, pp. 30–32
  14. 14,0 14,1 Mendis, G.C.Ceylon Today and Yesterday, pp. 24–25
  15. Grand Anaicut. Encyclopædia Britannica. Alirita 2006-05-03..
  16. 16,0 16,1 M. G. S. Narayanan (septembro 1988). “The Role of Peasants in the Early History of Tamilakam in South India”, Social Scientist 16 (9), p. 17–34. doi:10.2307/3517170. Alirita 2007-05-03.. 
  17. Pandya Dynasty. Encyclopedia Britannica. Alirita 2007-05-03.
  18. Archaeologists Uncover Ancient Maritime Spice Route Between India, Egypt. Veluppillai, Prof. A.,. dickran.net. Arkivita el la originalo je 2006-10-09. Alirita 2006-11-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-09. Alirita 2021-08-20.
  19. The term Periplus refers to the region of the eastern seaboard of South India as Damirica - The Periplus of the Erythraean Sea: Travel and Trade in the Indian Ocean by a Merchant of the First Century. Ancient History source book. Arkivita el la originalo je 2014-08-14. Alirita 2010-04-01..
  20. 20,0 20,1 (1941) The Indian Geographical Journal. Indian Geographical Society, p. 69. “These Kalabhras were thrown out by the powerful Pallava dynasty in the fourth century AD ... this period is aptly known as "Dark Ages" of Tamil Nadu. ...”.
  21. 'Kalabhraas were denounced as 'evil kings' (kaliararar) - K.A.N. Sastri, A History of South India, pp 130
  22. K.A.N. Sastri, A History of South India
  23. Marilyn Hirsh (1987). “Mahendravarman I Pallava: Artist and Patron of Mamallapuram”, Artibus Asiae 48 (1/2), p. 122. Alirita 2007-05-03.. 
  24. Maloney, Clarence Maldives People. Alirita 2008-06-22.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Smith, Vincent Arthur. (1904) The Early History of India. The Clarendon press, p. 336–358.
  26. V., Venkayya. (1907) Annual Report 1906–7, Archaeological Survey of India. Delhio: reprint Swati Publications, p. 217–243.
  27. (Source- K.A.Nilakanta Sastri's "History of South India")
  28. Chandra, Satish. (1997) Medieval India: From Sultanat to the Mughals (1206–1526) - I. Har-Anand Publications, p. 250. ISBN 8124110646. “...Starting from the Tamil lands under the Pallava kings, bhakti spread to different parts of south India...”.
  29. Srivastava, Balram. (1973) Rajendra Cholas. National Book Trust, India, p. 80. “The mission which Rajendra sent to China was essentially a trade mission,...”.
  30. D. Curtin, Philip. (1984) Cross-Cultural Trade in World History. Cambridge University Press, p. 101. ISBN 0521269318.
  31. K.A.N. Sastri, Srinivasachari, Advanced History of India, pp 296–297
  32. Freeman, Rich (februaro 1998). “Rubies and Coral: The Lapidary Crafting of Language in Kerala”, The Journal of Asian Studies 57 (1), p. 38–65. doi:10.2307/2659023.  at pp. 41-43.
  33. "Malayalam first appeared in writing in the vazhappalli inscription which dates from about 830 CE." Writing Systems and Languages of the world. Omniglot. Omniglot.com. Alirita 2006-11-15.
  34. “Vedda”, Encyclopedia Britannica Online.
  35. Indrapala, K. The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, pp. 53–54
  36. de Silva, A. History of Sri Lanka, p. 129
  37. Indrapala, K. The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, p. 91
  38. Subramanian, T.S., "Reading the past in a more inclusive way: Interview with Dr. Sudharshan Seneviratne", Frontline, 2006-01-27. Kontrolita 2008-07-09.
  39. Mahadeva, I. Early Tamil Epigraphy: From the Earliest Times to the Sixth Century A.D., p. 48
  40. Indrapala, K., The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, p. 157
  41. Nadarajan, V., History of Ceylon Tamils, p. 40
  42. 42,0 42,1 “The politics of plunder: The Cholas in eleventh century Ceylon”, The Journal of Asian Studies 35 (3), p. 408. 
  43. Indrapala, K The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, pp. 214–215
  44. de Silva, C.R. Sri Lanka — A History, pp. 46, 48, 75
  45. Mendis, G.C. Ceylon Today and Yesterday, pp. 30–31
  46. Smith, V.A. The Oxford History of India, p. 224
  47. de Silva, C.R.Sri Lanka — A History, p. 76
  48. de Silva, C.R. Sri Lanka — A History, pp. 100–102
  49. de Silva, C.R. Sri Lanka — A History, pp. 102–104
  50. de Silva, C.R. Sri Lanka — A History, p. 104
  51. Knox, Robert. (1681) An Historical Relation of the Island Ceylon. Londono: Robert Chiswell, p. 166. 2596825.
  52. Upon arrival in June 1799, Sir Hugh Cleghorn, the island's first British colonial secretary wrote to the British government of the traits and antiquity of the Tamil nation on the island in the Cleghorn Minute: “Two different nations from a very ancient period have divided between them the possession of the island. First the Sinhalese, inhabiting the interior in its Southern and Western parts, and secondly the Malabars [another name for Tamils] who possess the Northern and Eastern districts. These two nations differ entirely in their religion, language, and manners.” McConnell, D., 2008; Ponnambalam, S. 1983
  53. 53,0 53,1 de Silva, A History of Sri Lanka, p. 121
  54. Spencer, Sri Lankan history and roots of conflict, p. 23
  55. Indrapala, K., The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, p. 275
  56. Vinoj Kumar, P.C., "Tamil Nadu at the Crossroads", www.tehelka.com. Kontrolita 2006-12-02. Arkivigite je 2006-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-01. Alirita 2010-04-10.
  57. http://www.tourism-srilanka.com/population.html
  58. "Sri Lanka pone fin a 26 años de guerra civil contra la minoría tamil", El País, 19-a de majo de 2009.
  59. "Sri Lanka encierra en campos a 300.000 tamiles", Público, 23-a de majo 2009, paĝo 10.

Gravaj tamiloj redakti