La tanaĵo estas efikaĵo de la tanado, ĝi anstataŭas akvon en spaco inter la proteinaj fibroj kaj interligas la fibrojn. La tri plej ofte uzataj tanaĵoj estas la planta tanaĵo, la mineralaj saloj similaj al krom-sulfat kaj la fiŝa aŭ ĝenerala la besta oleo.

La plej konataj kaj malnove uzitaj tanaĵoj estas plantaj tanaĵoj kiel la kverka ŝelo, anakardiacoj, gajlo, valoneo kaj konio. La plantaj tanaĵoj estas acidaj, fenol-entenaj, formas karakterizan bluan aŭ verdan precipitaĵon kun fersaloj. Ili havas forte adstringan guston, kuntiran efikon. Plej grava kemia efikaĵo en la planta tanaĵo estas la tanino kaj la kateĥino.

La kemiaj tanaĵoj estis ekuzitaj en fino de la 19-a jarcento, tiam la tanaĵo estis kromaj saloj.