Tanauan
Tanauan - tagaloge Lungsod ng Tanauan - (aŭ Tanavan) estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.
Tanauan | |||
---|---|---|---|
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4232 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 193 936 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 810 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 5′ N, 121° 9′ O (mapo)14.083333333333121.15Koordinatoj: 14° 5′ N, 121° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 168 m [+] | ||
Areo | 107,16 km² (10 716 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tanauan, Batangas [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 173 366 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4232
- telefonkodo: +63 (0)43
- Supermara alteco: 155 m
- Areo: 107,16 km²
Geografio redakti
Tanauan kuŝas inter dormanta vulkano kaj lago Taal [1]. Santo Tomas (Batangoj) troviĝas nur 6, provinca sidejo Batangas 38, ĉefurbo Manilo 54, Kezonurbo 64 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Tanauan estis fondita en 1584 ĉe la menciita lago. Oni konstruis gvatturojn por kontroli la regionon. Pro erupcio de vulkano en 1754 la vilaĝo translokiĝis al pli bona loko. La vilaĝo estas nomata la lulilo de noblaj herooj en la revolucia movado. Tanauan travivis post la usona dominado ankaŭ japanan eraon (1942-1945). La urbo atingis la internacian klasifikon urbego en la fruaj 1990-aj jaroj kaj en 2001 kaj 2005 atingis la filipinajn klasifikojn. En 2001 kaj 2018 po unu signifaj politikistoj estis murditaj en la urbo.
Ekonomio redakti
Tanauan estas agrikultura kaj komerca centro de la regiono CALABARZON. Tanauan havas ekonomiajn parkojn, kie multnaciaj kompanioj kaj turismaj instalaĵoj funkcias.
Eduko kaj religio redakti
Tanauan havas institutojn, aviadan akademion kaj kristanan altlernejon. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj, estas ankaŭ pluraj sektoj, islamo kaj aliaj religiaj grupoj ankaŭ ĉeestas en la urbo.
Trafiko redakti
Tanauan havas trairan arterian ĉefvojon el nordo al sudo kaj malpli gravajn vojojn el oriento kaj okcidento. Enurbe oni uzas ĉefe triciklojn, en la najbareco busetojn kaj al la pli foraj urboj jam aŭtobusojn.
Klimato redakti
La klimato de Tanauan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1121 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
- José P. Laurel, ĉefministro
Fontoj redakti
- WikiTrans