Tanay - tagaloge Bayan ng Tanay - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, en provinco Rizalo, en la regiono CALABARZON. Tanay konsistas el 20 distriktoj (po 10 urbaj kaj kamparaj).

Larĝa panoramo en Tanay
Larĝa panoramo en Tanay
Tanay
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 1980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 139 420  (2020) [+]
Loĝdenso 697 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 30′ N, 121° 17′ O (mapo)14.497222121.286389Koordinatoj: 14° 30′ N, 121° 17′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 200 km² (20 000 ha) [+]
Tanay (Filipinoj)
Tanay (Filipinoj)
DEC
Tanay
Tanay
Situo de Tanay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tanay, Rizal [+]
vdr
Vojo en Tanay

Geografio redakti

Tanay kuŝas laŭ lago Laguna de Bay [1]. Binangonan troviĝas 11, provinca ĉefurbo Antipolo 19, Kezonurbo 31, ĉefurbo Manilo 35, regiona sidejo Calambo 36, Baguio 226, Cebuurbo 546, Puerto Princesa 597, Cagayan de Oro 765, Dabao 952, General Santos 1025 kilometrojn (aere) [2].

 
Merkato de Tanay

Historio redakti

Tanay estis fondita fare de fruaj aŭstral-indoneziaj homoj. Depost la hispana konkero de Manilo franciskanaj misiistoj alvenis por kristanigi la loĝantojn (1570-1574). Hispana fondo de Tanay okazis en 1583 kun la najbara komunumo. Tanay estis fondita kiel aparta vilaĝo en 1606 sub la nomo "Monte de Tan-ay". En 1638 la vilaĝo estis bruligita dum ribelo de ĉinoj loĝantaj en la areo, la rekonstruo okazis en 1640 en la nuna loko. Tanay iĝis municipo en 1894. Dum la filipina revolucio la loĝantoj estis partoprenantoj. Ekde 1900 Usono dominis, inter 1942-1945 la japanoj. En 1959 oni establis someran feriejon. En 2009 tifono faris grandajn detruojn, la lago leviĝis kaj inundo okazis. Tanay en la fruaj 2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Ekonomia de Tanay konsistas ĉefe el fiŝkaptado, agrikulturo kaj komercado.

Religio kaj eduko redakti

58% de la loĝantaro estas romkatolikoj en Tanay, kie ankaŭ universitatoj funkcias.

 
Kampuso en Tanay

Klimato redakti

La klimato de Tanay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 2932 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko redakti

Tanay estas alirebla laŭ traira ĉefvojo, krome estas ankoraŭ flankovojo. En la urbego aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn.

 
Kirko en Tanay

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans