Tanbo estas ludo kreita de Mark Steere [ma:k sti:r] en la 20a jarcento. La ludo nun estas ludata en la interreto. Tanbo similas laŭ la ideo al la goludo (=goo) kaj uzas la saman materialon, do goŝtonojn kaj gotablon (gobanon).

Tanbo
tabulludo
vdr

La baza regulo de tanbo estas, ke oni nur rajtas kunligi ŝtonon tiamaniere, ke la ŝtono nur kunligas al alia ŝtono. Ŝtonoj nur estas rekte kunligita kaj ne oblikve.

1e estas ok nigraj kaj ok blankaj ŝtonoj sur la tablo kaj oni devas unue kunligi al tiuj ŝtonoj kaj nur al ŝtonoj de sia koloro. Se oni ne povas fari ĉi tion ĉe ĉejno, la ĉejno mortis kaj la ŝtonoj de la ĉejno estas formetataj. Kutime la ludanto, kies ĉejnoj travivas, venkas.

Variantoj de Tanbo redakti

Ekzistas du du dimensiaj variantoj de Tanbo , mallonga sur 9x9 tablo kaj kutima sur 19x19 tablo. Ekzistas kutima tridimensia varianto sur 5x5x5 kubo. Aliaj multdimensiaj variantoj penseblas. Penseblas ankaŭ unukolora varianto de Tanbo, kiu ĝis nun neniu ludis kaj penseblas ke oni ne vere bezonas la tablon por ludi pro la strukturo de la ludo.

Eksteraj ligiloj redakti