Tando Alahjar (urdue خیرپور, sinde ٽنڊوالهيار) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma distrikto.

Tando Alahjar
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 133 487  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 28′ N, 68° 43′ O (mapo)25.46666666666768.716666666667Koordinatoj: 25° 28′ N, 68° 43′ O (mapo) [+]
Tando Alahjar (Sindo)
Tando Alahjar (Sindo)
DEC
Tando Alahjar
Tando Alahjar
Situo de Tando Alahjar
Tando Alahjar (Pakistano)
Tando Alahjar (Pakistano)
DEC
Tando Alahjar
Tando Alahjar
Situo de Tando Alahjar

Map

vdr
Parko en Tando Alahjar

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tando Alahjar situas sur ebenaĵo proksime al la rivero Induso en sudorienta Pakistano. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 36, Karaĉio 186, Sukur 249, Kveta 554, Multano 591, Fajsalabado 788, Lahoro 873, Peŝavaro 988, Rawalpindi 996, Islamabado 1009 kilometrojn (aere) [2].

 
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas cidebla Tando Alahjar

Historio kaj populacio redakti

Proksime de la nuna urbocentro argilfortikaĵo estis konstruita en 1709. Ĝi ankaŭ funkciis kiel komerca stacio. Urbeto formiĝis ĉirkaŭ la fortikaĵo, ĝi estis konata kiel La urbo de Alahjar. Dum dominado de britoj (1843-1947) stacidomo estis establita en 1906. Ĝi reflektis la kreskantan gravecon de la urbo kiel centro de agrikulturo kaj komerco. La loknomo ŝanĝiĝis al "Tando Alahjar". La brita estro prenis la fortikaĵon por ĝia oficiala uzo. En 1933 irigacia kanalo estis konstruita. Antaŭ la sendependiĝo (1947) la plimulto de loĝantoj estis hinduoj. La templo de Baba Ramdevji estis simbolo de hindu-islama unueco kaj paca kunekzistado. Post sendependeco multaj hinduoj foriris, samtempe alvenis muslimoj el oriento. Tamen la templo - situanta en la urbocentro - restas populara celloko por hinduaj pilgrimantoj.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
26 314 30 647 86 056 156 562

La loĝantoj estas ĉefe islamanoj kaj parolas variajn lokajn lingvojn. Estas ankaŭ malgranda hindua minoritato.

Agrikulturo, industrio redakti

Tando Alahjar estas unu el la plej riĉaj agrikulturaj regionoj de Pakistano. Oni kultivas bananojn, mango (frukto)jn, sukerkanojn, tritikojn, kotonojn kaj cepojn. Mangoarboj eĉ suerstrate kreskiĝas. Estas sukerfabrikoj kaj oni prilaboras ankaŭ kotonojn.

 
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Tando Alahjar

Trafiko redakti

Tando Alahjar situas laŭ la fervoja linio inter Hajderabado kaj Barato. Al la urbego kuras 4 ĉefvojoj, la plej grava el Hajderabado.

Klimato redakti

Tando Alahjar situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo varias inter 21-32 °C, sed tio estas en majo kaj junio 44 °C. Tamen ofte estas ventoj, kiuj moderigas la varmon. De aprilo ĝis julio la ventoj portas polvojn. Jare pluvas inter 150-200 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas, nur en julio kaj aŭgusto pluvas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans