Tangao estas minimumeca kalsoneto, ĉe kiu mankas la flankoj. Se mankas la dorso, oni nomas tion Ŝnurkalsoneto.

Vira tangakalsoneto
Virina tangakalsoneto

Kvankam dancnudiĝistoj jam portadis tangaon dum jardekoj (kaj pratribanoj dum jarmiloj), ĉi tiu vestaĵo ĝenerale konatiĝis nur en la 1970-aj jaroj, en Sud-Ameriko, precipe en Brazilo, kie ĝi aperis ĉe karnavalaj sambo-dancantoj kaj ekuziĝis kiel bankalsono.

Ĉe kelkaj tangaoj, la zonŝnuro estas en du partoj, kiujn oni kunligas per bantaj nodoj ĉe la koksoj.

Multaj tangaoj estas dekoksaj: la zonŝnuro sidas malalte ĉe la koksoj anstataŭ ĉe la talio.

Ankaŭ aliaj vestaĵoj povas havi tangaecan pugparton: ekzemple ekzistas tangaaj torsujoj kaj bankombineoj.

La nomo tangao venas tra la portugala lingvo el bantuakimbunda vorto "ntanga" kun la signifo "tuko".

Tangaoj
Tangao (maldekstre) kaj Ŝnurkalsoneto (dekstre)