Tangelo

Tangeloj estas fruktoj el citrusa hibrido inter mandarinujo kaj grapfruktujo aŭ mandarinujo kaj pampelmusujo. Ĝi supozeble estiĝis en Sudorienta Azio antaŭ ĉirkaŭ 3500 jaroj. Tiuj fruktoj povas esti pli grandaj ol pugnoj de plenkreskuloj kaj havas guston similan al mandarino, malgraû malmulto da pulpo, ĝi produktas bongustan sukon. Tangeloj ĝenerale havas liberan ŝelon kaj pli facile senŝeligeblas ol oranĝoj. Facile diferenciĝas el oranĝoj per karakterizaj elstaraĵoj, kiujn ili havas ĉe siaj enmetoj ĉe la pedunklo.

Kulturvarioj redakti

  • Tangelujo Orlando - ĝiaj fruktoj, frue maturiĝaj tangeloj, iom plataj kaj grandaj. Ili elstaras pro siaj agrablaj kaj dolĉaj sukoj. La tangelujo Orlando estis obtenita per krucado inter grapfruktujo Duncan kaj mandarinujo Dancy. W. T. Swingle de la Usona Departemento pri Agrikulturo estas agnoskita kiel la kreinto de ĉi tiu hibrido en 1911. Kiam ĝi komencis esti kultivata, ĝi nomiĝis Lago Tangelujo. La arboj de ĉi tiu citruso estas grandaj kaj facile rekoneblaj per siaj buklaj folioj. La tangelujo Orlando estas unu el la plej malvarmo-rezistantaj citrusoj, tamen la mempolenado de ĝiaj floroj ne flue okazas, do oni rekomendas planti ĝin kune kun alia speco de citruso.
  • Tangelujo Mineolo - la Mineola tangelujo ankaŭ estas kruciĝo inter Duncan-grapfruktujo kaj Dancy-mandarinujo, kaj estis produktita en 1931 ĉe la Eksperimenta Stacio de la Usona Departemento pri Agrikulturo en la urbo Orlando. Multaj el la fruktoj de ĉi tiu citruso havas karakterizan ŝvelaĵon ĉe la pedunklo donante al ĝi formon similan al sonorilo. Ili estas kutime sufiĉe grandaj, inter 22 kaj 25 cm en diametro. La koloro de la ŝelo, kiam ĝi estas matura, estas helruĝoranĝeca. La ŝelo estas relative maldika kaj oni senŝeligas la fruktojn facile. La sukaj fruktoj havas malmultajn semojn, kies nombro povas varii inter nulo kaj maksimume po ĉirkaŭ dek du por frukto. Ankaû la mempolenigo de la floroj ne bone efikas en Mineolo tial oni rekomendas planti ĝin kune kun aliaj citrusaj specioj, por polenigi ĝin. Ĝi kutime havas bonan produktadon ĉiujare.