Meridian (Seatla kvartalo)

w1

MeridianTangletown estas la nomo de la seatla kvartalo kun komerca centreto laŭ la strato N. 55th St. inter proksimume Kirkwood Pl. N. kaj Meridian Ave. N. Oni povas difini ĝin kiel la regionon longitude inter Green Lake aŭ Stone Way N. kaj ŝoseo I-5, kaj latitude inter stratoj N.(E.) 50th St. kaj N.(E.) 60th St. La nomo "Meridian" venas de la ĉefa strato liganta ĝin al la kvartalo kaj komerca centro Wallingford. La alternativa nomo "Tangletown", verŝajne estiĝinta dum la 1980-aj jaroj, aludas la iom ĥaose interplektita strataro de la nordokcidenta parto de la kvartalo. Plejparte Seatlo havas regulajn stratojn nordsude kaj orientokcidente etendiĝantajn kun ortaj stratanguloj. Ĉirkaŭ Green Lake, tamen, la stratoj distordiĝas kaj preskaŭ ĉiu angulo diferencas direkte kaj grade de la antaŭa.

Meridian
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 40′ N, 122° 20′ U (mapo)47.6689-122.332Koordinatoj: 47° 40′ N, 122° 20′ U (mapo) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meridian, Seattle, Washington [+]
vdr
Tangletown, aŭ Meridian, inter Green Lake kaj Wallingford

Esperanto en Tangletown redakti

Dum pluraj jaroj en la 1980aj jaroj, malgranda Esperanto-rondo "KTP: Kafo/Teo/Pano" regule renkontiĝis ĉe la panejo Honey Bear Bakery, kie nun estas bierejo Elysian Brewing Company. Tute hazarde, jarojn poste, Seatla Esperanto-Societo ekkunvenis en alia Honey Bear Bakery (nun Café Vios) en la kvartalo Ravenna-Bryant.

 
Bierejo "Tangletown" ĉe la stratangulo, kie iam ĉe Honey Bear Bakery kunvenis KTP

Fontoj redakti

La unua alineo kaj bildoj baziĝis sur la angla Vikipedio. La dua alineo baziĝis sur informoj en Ĉiam Verda, la iama bulteno de Seatla Esperanto-Societo.