Tangramo

(Alidirektita el Tangram)

Tangramo (ankaŭ konata kiel la "Lerta Puzlo de la Sep-Pecoj") estas antikva geometria ludo, konata ankaŭ kiel ĉina puzlo. Ĝi konsistas el sep ludpecoj nomataj tan-oj: du grandaj trianguloj, unu meza triangulo, du malgrandaj trianguloj, unu kvadrato, kaj unu paralelogramo. La celo de la ludo estas fari certan formon kun ĉiuj sep pecoj. La pecoj ne rajtas interkovri sin.

Tangramo

emblemo

dissekca puzlo
vdr
La "ripoza pozicio" de la sep pecoj
tangrama pup-figuro
La 13 konveksaj tangram-figuroj

Kiam ĉiuj pecoj estas aranĝataj en kvadrato (vidu bildon dekstre) ili estas en sia "ripoza pozicio". Evidente la sep pecoj povas esti aranĝitaj en nefinie da pozicioj. Tamen oni pruvis en la 1940-aj jaroj, ke ekzistas nur 13 eblaj konveksaj formoj, ignorante inversigon kaj rotaciojn. Oni ne scias kiam precize la tangramo aperis en Ĉinio unuafoje. Tamen, ĝia nomo ĉine – Tch’i Tch’ia pan – datiĝas ekde la 7-a jarcento a.K., kaj signifas “Tabulo de la Sep Saĝecoj”, ankaŭ konata kiel “Tabulo de la Sep Subtilecoj”.

Deveno de la vorto redakti

La vorto estas neordinara hibrida vorto. Usonaj maristoj kutime nomis ĉion ĉinan Tang, kiu estas la kantona vorto por Ĉinio. La sufikso -gram devenas de la greka, kaj signifas "skribitaĵo" kaj rilatas al geometria formo.

Eksteraj ligiloj redakti