Tankao

mallonga japana fiksforma poemo, de 5–7–5–7–7 moraoj
(Alidirektita el Tanka)

Tankao (japane  (たん) (), tanka; “mallonga poemo”) estas tradicia japana poeziaĵo, unu el la pli mallongaj formoj de utaoj, konsistanta el kvin versoj.

Kakinomoto no Hitomaro, konata tankaisto de la 7a jarcento, de Kikuchi Yosai

Priskribo redakti

La metriko de japanlingva poezio estas kalkulata laŭ moraoj; unu silabo povas konsisti el unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj fina konsonanto mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ fina konsonanto ekzistas). Rimo ne ekzistas en tradicia japana poezio.

La tankao estas mallonga fiksforma poemo, konsistanta el kvin versoj, kies moraoj estas 5, 7, 5, 7, kaj 7:

supra
stro-
fo
〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇
malsupra
strofo
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇

La unuaj tri versoj (17 moraoj) nomiĝas supra strofo (japane  (かみ) (), kami no ku), kaj la restantaj du versoj (14 moraoj) nomiĝas malsupra strofo (japane  (しも) (), shimo no ku).

Japanlingve, tankaoj estas tradicie presataj sur du linioj, po unu strofo en linio:

supra strofo 〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇
malsupra strofo 〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇

Tio eblas, ĉar la ĉin-japanaj skribsignoj de japana ortografio ebligas kompaktan prezenton de longaj linioj.

Tankaoj en Esperanto redakti

En Esperanto, pro la poezia metriko de tiu lingvo, la tankao estas kalkulata laŭ silaboj, ne moraoj. Ankaŭ, tankaoj tipe aperas en kvin horizontalaj linioj, ne en du.

Malsame al la japana originalo, Esperantaj tankaoj kelkfoje rimiĝas, ekzemple en la verkoj de Miyamoto Masao.

Historio redakti

La plej praaj tankaoj aperis en la 7-a jarcento, do la formo estas multe pli aĝa ol la pli konata hajko.

Ekzemploj redakti

Tankao far Iŝikaŭa Takoboku (japane 石川 啄木), en la 1900-aj jaroj:

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Laŭmetra traduko Laŭvorta traduko
東海の
小島の磯の
白砂に
われ泣きぬれて
蟹とたわむる
とうかいの
こじまのいその
しらすなに
われなきぬれて
かにとたわむる
Tōkai no
Kojima no iso no
Shirasuna ni
Ware naki nurete
Kani to tawamuru
Orientmare
Ĉe l’ bordo de insulet’
En blanka sablo
Larme malsekiĝinta,
Ludadas kun kraboj mi.
En la Orienta Maro
Ĉe la marbordo de malgranda insulo
En la blanka sablo
Mi, plore malsekiĝante,
Kun krabo ludas.

Esperantaj ekzemploj redakti

Ekzemploj de tankaoj originale verkitaj en Esperanto:

Punte de neĝo
pristerniĝas gazono;
silent' profunda,
plena je anticipo
regas super la domo.
Uitvlugt[1]

lume kaj ombre
memoro lante velkas
inter la ŝtonoj
testudo kantas kantojn
de ŝeloj kaj de ostoj
Darlington[2]

Kálmán Kalocsay verkis serion de tankaoj; 29 tankaoj troviĝas en lia lasta poemaro Izolo.[3]

Referencoj redakti

  1. Arkivo : Hajko en Esperanto (601 - 800)
  2. La Pruno Dorna. Arkivita el la originalo je 2006-05-19. Alirita 2008-11-10.
  3. Kalocsay, Kálmán. Izolo (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti