Tankredo (Voltaire)

Tancrède (Tankredo) estas tragedio de Voltaire en kvin aktoj kaj en versoj. Ĝi estis premierita ĉe la Théâtre de la rue des Fossés en Parizo, la 9an de marto 1760. La teatraĵo, kiel novaĵo, estis ludita dektri fojojn[1].

Tankredo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1760
Ĝenro tragedio
vdr

Je la reludado de 1762, la publiko aplaŭdis kelkajn versojn de Tankredo, aplikeblaj al la marŝalo Broglie, ĵus ekzilita, kaj tiele la tragedio de Voltaire estis malpermesita ĝis nova ordono[2].

Tankredo estas unu el la teatraĵoj de Voltaire, nome el la tragedioj, kie estas plej multe da teatra magio, plej multa sekretemo, kaj oni uzas plej multe da violento kaj ĉarmo.

La agado okazas en Sirakuzo, unue en la palaco de Argiro kaj en konsiliejo, poste en publika placo ĉe kiu estas konstruita la konsiliejo. La epoko de la agado estas 1005. La maŭroj de Afriko estis konkerintaj la tutan Sicilion en la 9a jarcento; Sirakuzo estis liberigita. Normandoj eksetliĝis ĉe Salerno. La grekaj imperiestroj posedis Mesinon; la araboj tenis Palermon kaj Agrigenton.

Referencoj redakti

  1. Journal et Mémoires de Charles Collé, t. l, p. 259
  2. Mémoires secrets, t. l, pp. 48-50

Bibliografio redakti

  • Tableau littéraire du XVIIIe siècle, ou Essai sur les grands écrivains de ce siècle et les progrès de l'esprit humain en France, suivi de l'Éloge de La Bruyère, avec des notes et des dissertations., Victorin Fabre, Paris, Michaud, 1810.

Eksteraj ligiloj redakti