Tannay VD
![]() |
- La mallongigo VD en Tannay VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Tannay. |
Tannay estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1430 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Tannay | |
---|---|
Blazono de Tannay | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 18′ 32″ N 6° 10′ 35″ O / 46.30889 °N, 6.17639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 32″ N 6° 10′ 35″ O / 46.30889 °N, 6.17639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1430 |
Areo | 1,80 km² |
Alteco | 410 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1295 |
Komunumkodo | 5729 |
Mapo de Tannay | |
GeografioRedakti
La komunumo Tannay situas ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano, proksimume 12 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Tannay kaj la kvartalo Les Gouttettes apud la lagobordo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,82 km², de kiuj 13,2% estas kovritaj de arbaro, 47,3% servas por agrikulturo kaj 39,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Tannay limas en nordo al Commugny, en nordoriento al Coppet, en oriento al la Lago Lemano, en sudo al Mies, kaj en okcidento al Chavannes-des-Bois.
TrafikoRedakti
Tra Tannay pasas laŭ la lagobordo la kantona ĉefvojo n-ro 1 (la tiel nomita Route de Suisse, la svisa aŭtovojo A1 en nordo, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de proksimume 3 kilometrojn norde de la komunumo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 121. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo kaj pere de loka buslinio.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Tannay datiĝas el la jaro 1390 kiel Taney. Sur la teritorio de Tannay estis trovitaj restaĵoj de gaŭlo-romia setlejo. Dum mezepoko Tannay apartenis al la Senjorujo Coppet. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Nyon, tiam dum kvin jaroj al la tiama Kantono Lemano, kiu en 1803 estis surbzae de la Mediacia Akto de Napoleono integrita al la nova Kantono Vaŭdo.[3]
VidindaĵojRedakti
La kastelo, el la unua duono de la 17-a jarcento estis plurfoje riparita en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj kaj nun loĝigas nun la komunuman administracion.
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Tannay
- Tannay (stacidomo)
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Tannay – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)