Tapeto laŭ PIV estas

  1. ĉia materialo (ledo, tolo, papero, plasto kaj simile), per kiu oni, ekde la 17-a jarcento, tegis la murojn de ĉambro, kaj
  2. en historia lingvouzo povas esti alia vorto por tapiŝo, kiun oni laŭ kutimo dum la mezepoko kaj renesanco pendigis sur muroj por pli komfortigi kaj ornami ĉambron.
Verko de la usona pentristino Mary Cassatt montranta du tetrinkantinojn en salono kun ruĝe-blue striata tapeto

Laŭ Francisko Azorín tapeto estas Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras murojn de ĉambro, meblojn.[1] Li indikas etimologion el la greka tapes (tapeto), kaj de tie la latina tapes, tapetis. Kaj li aldonas la terminon tapeti, por kovri per tapeto.[2]

Tapetoj kutime vendiĝas en rulaĵoj, kaj estas fiksataj ĉe la muro per speciala gluo. Ili povas esti aŭ senorname helaj, por ebligi postan farbadon per blanka aŭ pli bunta koloro, aŭ havi ripetiĝantajn dekoraĵojn.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 197-198.
  2. Azorín, samloke.