Tardáguila

Tardáguila [tarDAgila] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Tardáguila estas tradukebla etimologie al Monteto de aglo.

Tardáguila
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37429
Demografio
Loĝantaro 192  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 5° 35′ U (mapo)41.114722222222-5.5755555555556Koordinatoj: 41° 7′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 24,69 km² (2 469 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tardáguila (Provinco Salamanko)
Tardáguila (Provinco Salamanko)
DEC
Tardáguila
Tardáguila
Situo de Tardáguila
Tardáguila (Hispanio)
Tardáguila (Hispanio)
DEC
Tardáguila
Tardáguila
Situo de Tardáguila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tardáguila [+]
vdr
Panoramo.
Ermitejo.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 221 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti