Tardajos [tarDAĥos] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Tardajos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 799  (2023) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 3° 49′ U (mapo)42.347222222222-3.8191666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tardajos (Provinco Burgoso)
Tardajos (Provinco Burgoso)
DEC
Tardajos
Tardajos
Situo de Tardajos
Tardajos (Hispanio)
Tardajos (Hispanio)
DEC
Tardajos
Tardajos
Situo de Tardajos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tardajos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 800 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 12 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la fino de la valo de la rivero Úrbel kaj komenco de la valo formita de la kunfluejo de la riveroj Arlanzón kaj Úrbel. Limas kun la municipoj Las Quintanillas, Villalbilla de Burgos, San Mamés, Quintanilla de las Carretas, Frandovínez kaj Rabé de las Calzadas.

Historio redakti

Estas restaĵoj de keltoj kaj de romianoj (arkeologia kuŝejo Deobrigula kaj vilao kaj romiaj ŝoseoj).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la jaro 882, dum la regado de Alfonso la 3-a, ekestis reloĝado kaj Nuño Núñez establis defendolinion ĉe la fortikaĵo de Castrojeriz, laŭ la rivero Arlanzón. Inter tiuj defendejoj oni citis la kastelon de Tardajos. En la jaro 929, en la vilaĝo jam estis la preĝejoj de San Pelayo kaj de Santa Eulalia. En dokumento de 1068 ĝi aperis menciita kiel Uter de Allios.​ En 1117, Alfonso la 7-a estis gasto de la grafo Pedro de Lara en lia kastelo de Tardajos. De tiu epoko estas la Foruoj de Tardajos. En privilegio donita de Sanĉo la 4-a en 1258 oni mencias ĝin kiel Oter de Ajos.

Dum la regado de Alfonso la 8-a la kvartalo de Sankta Maria korespondas al la episkopo dum la kvartalo de la Reĝo al la Hospitalo de la Reĝo, ĉiu kun sia preĝejo. Krome estis ses ermitejoj.

Tardajos formis parton de la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, en la Censo de Floridablanca de 1787, jurisdikcio reĝlanda kun ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Asuncio, pontoj, la Jakoba Vojo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti