Tarja Halonen

finna politikisto

Tarja Kaarina HALONEN (prononcu finne laŭ IFA ['tɑrjɑ 'hɑlonen], aŭskultu) (naskiĝis la 24-an de decembro 1943) estas finna politikisto. Ŝi estis la 11-a prezidanto de Finnlando (2000–2012), la unua virino en la posteno. Ŝi estas ankaŭ la unua denaske helsinkana prezidanto de Finnlando kaj unua, kiu en sia prezidantperodo ne estis membro de Evangeli-Luterana Eklezio de Finnlando, sed ŝi aliĝis al tiu eklezio post sia prezidantpreriodo. Halonen aliĝis al sama eklezio ankaŭ infane.

Tarja Halonen
Persona informo
Tarja Kaarina Halonen
Naskonomo Tarja Kaarina Halonen
Naskiĝo 24-an de decembro 1943 (1943-12-24) (80-jaraĝa)
en Helsinko
Religio luteranismo vd
Lingvoj finnasvedaangla vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko - puna juro (1963–1968) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Tarja Halonen
Familio
Edz(in)o Pentti Arajärvi (2000–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Kari Pekkonen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anna Halonen (en) Traduki
 ( Kari Pekkonen (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Finnlando
Dum 20002012
Antaŭulo Martti Ahtisaari
Sekvanto Sauli Niinistö
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ ol ŝi iĝis ŝtatestro, ŝi estis parlamentano (1979–2000) kaj ministro (socialaj aferoj 1987–1990, justeco 1990–1991, eksterlandaj aferoj 1991–2000). Ŝi estas membro de la Socialdemokrata Partio de Finnlando; laŭ Finnlanda kutimo ŝtatestro rezignas sian partianecon, sed Halonen realiĝis al sia eksa partio post siaj prezidantperiodoj.

Laŭ instruo, Halonen estas juristo. Ŝi studis en la Universitato de Helsinki de 1963 ĝis 1968 kaj jam en tiuj jaroj aktivis en studenta politiko. Ŝi estis dungita kiel juristo en la Finnlanda Centra Organizo de Sindikatoj 1970-1979. En 1974–1975 ŝi estis komisiito pri parlamentaj aferoj de la ĉefministro.

Komence de la jaro 1999, kiam la ŝtata prezidanto Martti Ahtisaari anoncis, ke li ne kandidatiĝos por dua periodo, Halonen komencis sian kampanjon por la ofico. Ŝi facile atingis kandidatecon de sia partio. En la unua balotado ŝi gajnis 40 % de la voĉoj. En la dua ŝi venkis sian rivalon Esko Aho (Centra Partio) per 51.6 % kaj estis tiel elektita la 11-a prezidanto de Finnlando.

En 2006 ŝi estis elektita por la dua sesjara periodo. Tiam ŝi gajnis, en la dua balotado, 51.8 % de la voĉoj kaj tiel venkis la kandidaton de la konservativa Nacia Koalicio Sauli Niinistö.

Halonen estas konata pro sia interesiĝo pri homaj rajtoj. En 1980-1981 ŝi prezidis la Asocion por Seksa Egaleco SETA, kiu laboras por egaleco sendependa de seksa orientiĝo. Dum sia prezidanteco ŝi partoprenis aktive en diskutoj pri virinaj rajtoj kaj pri problemoj de tutmondiĝo. En 2006 pluraj fontoj menciis ŝin kiel eventualan kandidaton por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, sed ŝi diris, ke ŝi deziras ĝisfine servi sian periodon kiel prezidanto antaŭ ol konsideri aliajn taskojn. Halonen estas membro de la Konsilantaro de Mondaj Gvidantinoj, internacia reto de nunaj kaj antaŭaj ŝtatprezidantinoj kaj ĉefministrinoj por kunlaboro pri aferoj de virinoj kaj egaleco.

La edzo de Tarja Halonen estas doktoro Pentti Arajärvi, profesoro pri sociala juro. Ŝi havas unu filinon, Anna Halonen, de sia antaŭa partnereco.