Tarnaörs
Tarnaörs [tarnaorŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 30 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.5981/20.0588
- Loĝantaro: 1830
- Poŝtkodo: 3294
- Telefonprefikso: 36
SituoRedakti
Tarnaörs situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ rojo nomata Tarna. Jászberény troviĝas 19, Heves (urbo) 21, Gyöngyös 28 km-ojn.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1264 en formo T.Wrs. En 1687 la vilaĝo senhomiĝis. En 1710 familio Nyáry (njAri) formis tie bienocentron. Poste ĉirkaŭ la bieno vilaĝo naskiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo.
VidindaĵojRedakti
- baroka katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Tarnaörs), sed la flanka parto devenas el la 14-a jarcento
- baroka kapelo omaĝe al Sankta Anna el la 18-a jarcento
FamulojRedakti
- En Tarnaörs naskiĝis generalo, poeto, barono Lőrinc Orczy.
- En Tarnaörs mortis János Bottyán (generalo).