Tarnivci, ukraine Тарнівці, hungare Ungtarnóc estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tarnivci situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de . Uĵhorodo troviĝas 8 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el la 14-a jarcento. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1554 pesto okazis. Pro peto de poŝto la vilaĝo Tarnóc prenis la distingan loknomon Ungtarnóc. En 1910 loĝis en la vilaĝo 410 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Ungtarnóc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, poste al Ĉeĥoslovakio. Ungtarnóc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Tarnivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000. En 2001 loĝis en Tarnivci 853 da homoj, (57 % ukrainoj, 42 % hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1875
  • novaj katolika kaj greko-katolika preĝejoj

Famuloj redakti

En la iama Tarnóc naskiĝis hungara inĝeniero Árpád Gálócsy.