Tartano

skota patroneo

Vidu ankaŭ artikolon Tartano (Italio) pri komunumo en Italio.


Tri ekzempleroj de tartano
Kilto en tartana patroneo
Viro kaj virino en kilto kun tartana patroneo
Minijupo kun tartana patroneo

Tartano estas specife teksita patroneo kiu ofte reprezentas apartan skotan klanon en la moderna epoko. La patroneo estas farita pere de alternantaj bendoj de koloritaj (antaŭ-tinkturitaj) fadenoj teksitaj kiel varpo kaj vefto je dekstraj anguloj unu kontraŭ la alia. La rezultintaj blokoj de koloro ripetiĝas vertikale kaj horizonte en distingita patroneo de kvadratoj kaj linioj konataj kiel "sett". Kiltoj preskaŭ ĉiam havas tartanoj. Tartano estas ankaŭ konata kiel plejdo en Usono, sed en Skotlando tiu ĉi vorto signifas tartana drapo metita sur la ŝultro aŭ kovrilo.