„ La fama romano de Alfonso Daudet riĉigas nun la « Heroldo » - eldonlisto per esperanta traduko de la ĵus forpasinta franca lingvisto Jean Delor kaj Paul le Brun. La famkonata Tartarin, bonanima, fanfarona, naiva kaj revema, karikaturigis
siatempe la provencalan tipon, kaj eĉ la francan. Laŭ la diraĵo « En Francio ĉiuj estas iomete el Taraskono » . Multe pluvis de tiam, kaj la karakteroj ĉanĝigis, fare de la tempo, la okazintaĵoj kaj la vivmaniero. Tamen, ĉiam restas iom de la pasinto, kaj en Provenco, la richa, sunoplena, vivega kaj vigla sudfranca regiono, ĉiam restos multe de la Tartarina etoso, kies seriozan kaj romantikan flankon kantis la poeto Mistral, kaj kies festajn kaj komikajn aspektojn majstre priskribis Daudet. Ni dubas ĉu la giganta poeto kontribuis pli ol la verva novelisto al la disvastigo de la provenca etoso tra lamondo.
Tralegante la korektan kaj senmakulan esperantan tradukon de Tartarin, ni ĝuis denove la samajn plezurojn kiujn ni ĝuis legante dum nia junaĝo la francan originalon.
La tradukinton, ĉe longa postlibra listo, prezentas la klarigon de nekutimaj kaj neoficialaj vortoj, per kia rimedo ili evitas neologismojn kaj konfuzigojn, gajnante tiel la dankemon de la lengantaro kaj... de la lingvo.
La traduko estas bona, kaj la originala estilo ne perdas aromon. Eble, pro tiu lasta celo la tradukintoj troigis la obeon al la originala konstruo, en kelkaj frazoj. Ekzemple paĝ. 59 , lin. 10: « Unuj ili eltiris lin de la aliajnj» ( Kelkaj forprenis lin de la aliaj); pág. 66, lin. 21: «Kiomajn » (Dumu); pág. 74, lin. 2: «por la unua fojo » ( unua foje); paĝ. 132, lin . 6: « bela muezino » .
Estus pli konvene traduki la fonetikon, muezeno, anstataŭ laŭ grafikon, por eviti la « inan» miskompreno. Pro la sama kialo, estus preferinde kraduki Tartaren anstataŭ « Tartarin » , celante la plejan similigon al la original francaprononcado.
Tamen, kiel supredirite, la traduko estas tre bona, kaj sen neologismaj balastoj.
La prezentado estas luksa. Bela bindaĵo, bonkvalita papero, zorgoplena presado. Vera juvelo por niaj bretoj. Altvalora akiraĵo por la esperanta literaturo. ” |