Tarzo (anatomio)
histo en la palpebro
En anatomio, tarzo[1] (latine tarsus) estas unu el la du platoj de densa konekta histo, po unu en la supra kaj malsupra palpebroj.[2]
Priskribo
redaktiĈiu okulo enhavas du tarzojn, unu supran kaj unu malsupran. La tarzoj subtenas la formon de la palpebroj.
La homa supra tarzo estas proksimume 10 mm longa, kaj duonluneca. Ĝi estas konektita al la supra tarsa muskolo.
La homa malsupra tarzo estas proksimume 5 mm longa, mallarĝa kaj elipsa.
Etimologio
redaktiLa nomo tarzo devenas de la helena ταρσός “kadro por sekigi fromaĝon”. La osto tarso estas sametimologia kaj fakte homonima en latino (tarsus).