Taso (helene Θάσος, latine Thassos) estas en la helena mitologio filo de cidona reĝo Agenoro kaj lia edzino Telefaso.

Taso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Agenoro
Patrino Telefaso
vdr

Liaj gefratoj estis:

Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropan, forvojaĝis kun siaj fratoj serĉi ŝin. Sed la serĉadon ĉiuj fratoj laŭgrade rezignis, loksidiĝis en foraj regionoj kaj tie fariĝis reĝoj.

Taso unue en Olimpio kosekris statuon al dioj, poste venis en insulon Tasoson, kaj iom post iom prisetlis ĝin. Malkovris tie orajn minojn, kiujn ekspluatis.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 9907770 Thasos (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.