Tatiana Proskouriakoff

Tatiana Avenirovna PROSKOURIAKOFF (ruse Татья́на Авени́ровна Проскуряко́ва; naskiĝis la 10-an[jul.]/ 23-an de januaro 1909[greg.] en Tomsk, Rusio, mortis la 30-an de aŭgusto 1985, Usono) estis epigrafiisto, arkeologo kaj etnologo, specializita en la majaa civilizacio. Memlerninta en tiuj fakoj,[1]​ ĉar ŝia akademia instruado temis pri arkitekturo, kaj alvenis al tiuj dekomence kiel desegnisto. Ŝi famis ĉefe pri sia fundamenta kontribuo al la ekkono de la majaa skribo, kiam ŝi pruvis, ke la surskribaĵoj de Piedras Negras kaj Yaxchilán rakontis historiajn okazaĵojn kaj vivojn de realaj personoj, kaj ne nur mitologiaĵojn aŭ kalendarajn priskribojn, kiel oni supozis ĝis ŝiaj studoj.[2] Alia el ŝiaj kontribuoj estis sistemo de datado de monumentoj bazita sur la morfologio kaj stilo skulptarta de la pecoj.[2] Ŝi famas ankaŭ pro siaj dekomencaj laboroj kiel desegnisto de arkeologiaj kuŝejoj, estante pionira kun Carlos Vierra en la koncepto de desegno de rekonstruado de grandaj strukturoj: arta reprezento de ampleksigitaj arkitekturaj spacoj tiaj kiaj ili eble estis iam en sia brila epoko.[3] Ŝi estis ankaŭ aŭtoro de artikoloj kaj libroj pri la majaa klasika kulturo.

Tatiana Proskouriakoff
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1909 (1909-01-23)
en Tomsk, Tomska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 30-an de aŭgusto 1985 (1985-08-30) (76-jaraĝa)
en Watertown
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj rusa
Loĝloko Lansdowne
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de PensilvanioPensilvania Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo lingvistoarkeologo • antropologo • historiistoverkisto • kuratoro • arkitekto
Verkoj Majaa skribo
vdr

Elektitaj verkoj[4] redakti

  • An Inscription on a Jade Probably Carved at Piedras Negras (1944). [Surskribaĵo sur jado, probable ĉizita en Piedras Negras]. En la revuo Notes on Middle American Archaeology and Ethnology 2:142 - 147.
  • An Album of Maya Architecture (1946). [Albumo de majaa arkitekturo] Publikaĵo 553 de la Carnegie Institution of Washington, publikigita en Notes on Middle American Archaeology and Ethnology , 3 143-150. University of Oklahoma Press, 1963, kaj Dover Publications, 2003, ISBN 0-486-42484-7
  • The Death of a Civilization (1946) [La morto de civilizacio]. En Scientific Monthly de decembro 1946, pp. 82-87.
  • A Study of Classic Maya Sculpture (1950). [Studo de la klasika majaa klasika skulotarto] Publikaĵo 593 de la Carnegie Institution de Washington. Martino Publishing, ISBN 1-57898-653-2
  • Definitions of Maya Art and Culture (1959). [Difinoj de majaa arto kaj kulturo] En The Art Quarterly 23:111-124.
  • Bonampak, Chiapas, México (1955) Publikaĵo 602 de la Carnegie Institution de Washington. Kunlabore kun Karl Ruppert kaj J.E.S. Thompson.
  • Historical Implications of a Pattern of Dates at Piedras Negras, Guatemala (1960). [Hisotiraj implicoj de modelo de datoj en Piedras Negras, Guatemala]. En American Antiquity 25:454-475.
  • Historical Data in the Inscriptions of Yaxchilan (1964). [Historiaj datumoj en la surskribaĵoj de Yaxchilan]. En Estudios de Cultura Maya, duparte, la unua de 1960 - 3:149-167 kaj la dua de 1964-4:177 - 201
  • Reseña de Edzná, Campeche, México. Settlement Patterns and Monumental Architecture (1969). [Rezenco de Edzná, Campeche, México (1969). [Rezenco de Edzná, Campeche, México. Modeloj de setlado kaj monumenta arkitekturo]. En American Anthropologist 73(4): 917-918.
  • Reseña de Kultura Drevnikh Maya, by R.V. Kinzhalov (1972). En American Anthropologist 74:36.
  • Jades from the Cenote of Sacrifice, Chichen Itza, Yucatan (1974). [Jadoj de la cenoto de la homoferoj. Chichen Itzá, Yucatán]. En Memoirs Vol. 10 N.º 1, de la Peabody Museum of Archaeology and Ethnology, en Cambridge, Massachusetts.
  • Olmec Gods and Maya God-Glyphs (1978). [Olmekaj dioj kaj majaaj glifoj de dioj] En Codex Wauchope: A Tribute Roll, eldonita de M. Biardino, B. Edmonson kaj W. Cremer, pp. 113-117. Human Mosaic Vol. 12. Tulane University New Orleans.
  • Incidents of Ancient Maya History (1984) [Okazoj de la altikva majaa historio]. En Proceedings of the American Philosphical Society 128:164-166. Philadelphia.
  • Maya History (1993). [Majaa historio]. Rosemary Joyce, de la Universitato de Teksaso, Austin.

Notoj redakti

  1. Tatiana Proskouriakoff Universitato de la Ŝtato Minesoto. Alirita la 3an de Junio 2021.
  2. 2,0 2,1 Helga Geovannini, 1996, en la revuo Actualidades arqueológicas, de la UNAM. Alirita la 3an de Junio 2021.
  3. En Khristaan D. Villela videblas kelkaj desejnoj de rekonstruado fare de Proskouriakoff. Ankaŭ la mencio al Vierra kiel pioniro de la desegno de rekonstruado estas elprenita de tiu dokumento. En tiu retejo de la Reed College de Portland videblas la rekonstruaĵoj de Uxmal faritaj de Carlos Vierra en 1914.
  4. Tiu listo de verkoj, plej verŝajne nekompleta, estas elprenita de Helga Geovannini, 1996, de la bibliografio kaj notoj de Victor W. Von Hagen (pp 261-270) kaj de bibliografioj de aliaj artikoloj publikigitaj en Interreto.