Tatiana Suĥotina-Tolstaja

rusa pentristino kaj verkistino

Grafino Tatiana Lvovna Suĥotina-Tolstaja (ruse Татьяна Львовна Сухотина-Толстая; naskiĝis la 4-an de oktobro 1864 en Jasnaja Polana, Tula gubernio, Rusia Imperio mortis la 21-an de septembro 1950 en Romo, Italio. Ŝi estis la unua filino de rusa verkisto Lev Tolstoj kaj Sofia Tolstaja. Ŝi verkis memorlibrojn, taglibrojn kaj pentraĵojn ĉefe prezentantajn ordinaran vivon de Tolstoj familio.

Tatiana Suĥotina-Tolstaja
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1864 (1864-10-04)
en Jasnaja Polana
Morto 21-an de septembro 1950 (1950-09-21) (85-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioItalioReĝlando Italio vd
Familio
Dinastio Familio Tolstojo vd
Patro Lev Tolstoj vd
Patrino Sofia Tolstaja vd
Gefratoj Maria L'vovna Tolstaya • Aleksandra Tolstaja • Ilya Tolstoy • Sergej TolstojLev Lvoviĉ Tolstoj vd
Edz(in)o Mikhail Sukhotin vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi estis hejme edukita infano, kies instruistoj estis la patro (matematiko), la patrino (la rusa, la franca lingvoj kaj pianludado), angla guvernistino Annie (la angla lingvo kaj mastrumado), germano Kaufmann (la germana lingvo kaj historio), pastro (katekismo). Frue aperis ŝia amo al pentrarto, kiu pliiĝis dum vizitoj de fama rusa pentristo Ivan Kramskoj al Jasnaja Polana, kie li pentris portreton de la mastro.

Ŝian unuan taglibron Tania komencis skribi en la dekkvarjara aĝo kaj daŭrigis enskribi siajn impresojn kaj opiniojn dum kvardek jaroj. La patro kuraĝigis ĉiujn siajn gefilojn teni taglibrojn, iufoje legis ilin kaj rimarkis, ke Tania prezentas siajn elstarajn kapablecojn, trajtojn de bonkoreco kaj sinofero.

En 1881 ŝi eniris la Moskvan Lernejon de Pentrarto, Skulpturo kaj Arkitekturo, kie ŝin instruis Vasilij Perov, Ilja Repin, Illarion Prjaniŝnikov, Leonid Pasternak, Nikolaj Ge k.a.

En 1884 Lev Tolstoj establis eldonejon "Posrednik" (Peranto) celinte diskonigi famajn rusajn kaj alilandajn verkojn per malmultekostaj libroj inter la popolo. Dudekjaraĝa Tatiana ne kuraĝis tuj entrepreni kompleksan literaturan verkon, tial ŝi komencis krei ilustraĵojn por fabrikataj libroj kaj aldoni reproduktaĵojn de pentraĵoj. Danke al ŝia aktiva partopreno estis eldonita verko far Lev Tolstoj "Per kio homoj estas vivaj" kun multaj bildoj. Poste Tatiana laboris kiel aŭtorino kaj redaktorino. Ŝi verkis artikolon pri italino Maria Montessori inventinta unikan pedagogian metodon. Ŝi perfekte korektis tradukaĵojn de libroj far Guy de Maupassant el la franca en la rusan lingvon: "Une vie" kaj "Mont Oriol".

Pro malfavoraj klimataj kondiĉoj 1891-1892 estis malbonrikoltaj jaroj, kiuj rezultigis malsategon en la centra parto de Rusio. Tatiana kune kun la patro kaj kelkaj gefratoj laboris en tiuj suferintaj regionoj: kolektis donacojn kaj manĝaĵojn, nutris gemalsatulojn. Multaj almozoj, kiujn ili disdonis, savis plurajn homvivojn.

Tatiana tiam estis svatebla fraŭlino, sed ĉiujn edziĝoproponojn ŝi malakceptis. En 1887 aperis ŝia sufiĉe stranga amo al edziĝinta familiestro Miĥail Sergejeviĉ Suĥotin, kiu havis ses gefilojn kaj aĝis 47 jarojn. Post morto de lia unua edzino Maria en 1897 okazis ties geedziĝo en 1899 spite al obĵetoj de sia patro. Tatiana estis kelkfoje graveda, sed rezultiĝis nur abortoj. Tamen en 1905 sukcese naskiĝis ŝia sola filino Tatiana.

Dum tragiaj tagoj de novembro 1910, kiam mortis Lev Tolstoj en stacidomo Astapovo, Tatiana estis kun la patro ĝis lia lasta spiro. Poste ŝi transdonis sian posedaĵon de la bieno Jasnaja Polana al lokaj kamparanoj senpage.

Post morto de sia edzo Miĥail Suĥotin en 1914 ŝi kune kun filino Tatiana reloĝiĝis en la rezidejo por apogi la maljunan patrinon Sofia Andrejevna. Post la Oktobra Revolucio okazinta en 1917 ili ambaŭ multon faris por konservi la literaturan heredaĵon de Lev Tolstoj kaj sukcesis organizi muzeon.

Ekde 1920 Tatiana Suĥotina-Tolstaja rezidis en Moskvo, kie ŝi organizis infanan artlernejon. Samtempe ŝi aktive partoprenis en la laboro de Tolstoj muzeo kaj iĝis ĝia direktoro en 1923.

Dum sia laboro ŝi ofte kontaktis kun Anatolo Lunaĉarskij, tiama rusia popolkomisaro (ministro) pri klerigado. Laŭ liaj sugestoj ŝi kune kun la filino en 1925 forlasis Rusion por prelegi pri la patro kaj liaj verkoj en la okcidenta Eŭropo. En 1928 Tatiana estris solenan festadon okaze de la centjara jubileo de Lev Tolstoj.

Ekde 1939 ŝi partoprenis en funkciado de Fonduso Tolstoj, kiun establis en Usono ŝia fratino Aleksandra.

En 1930 ŝia filino Tatiana Miĥajlovna Suĥotina-Tolstaja edziniĝis al fama roma advokato kaj socia aktivulo Leonardo Albertini. Kiel patrino kaj avino de kelkaj nepoj Tatiana restis en Romo, Italio, kie ŝi mortis la 21-an de septembro 1950, kiam ŝi aĝis 86 jarojn. Ŝin oni sepultis en la nekatolika tombejo (itale il Cimitero acattolico di Roma), situanta en distrikto de Romo nomata Testaccio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [3] video "Kun la patro kaj sen la patro" ruse
  • [4] Arkivigite je 2016-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Jasnaja Polana - Tolstoj muzeo (tekstoj, fotoj, video)
  • [5] Ĥamovniki estas moskva bieno de Tolstoj familio, en kiu ili loĝis provizore en 1882-1901 ruse
  • [6] biografio de Tatiana kaj ceteraj Tolstoj gefamilianoj ruse
  • [7] fotoj kaj bildoj kun noticoj ruse
  • [8][rompita ligilo] ekspozicio en moskva Tolstoj centro okaze de la centkvindeka jubileo de Tatiana kun ŝiaj pentraĵoj kaj ŝia portreto far Ilja Repin
  • [9] Arkivigite je 2016-10-06 per la retarkivo Wayback Machine biografio + fotoalbumo (k.a.ŝia tombo) ruse