Tajlorismo

(Alidirektita el Taylorismo)

Frederick Winslow Taylor (1856-1915) kreis la sciencan administradon de la laborforto en la komenco de la 20-a jarcento, kiu ricevis la nomon scienca organizo de la laborado aŭ simple taylorismo. Li zorgis pri la perdo de tempo, kiun li nomis morta tempo de produktado. Tiel, li faris racian analizon, helpate de tempmezurilo, de ĉiuj fazoj de la laborado por elimini tre longajn kaj senutilajn movojn. Tiel, li sukcesis duobligi la produktadon. Malfeliĉe, tiu metodo, tre logika laŭ teknika vidpunto, malagnoskis la malfortiĝon kaj la homajn aspektojn de la laboro.

Frederick Taylor 1856-1915

La tempmezuro difinis al ĉiu laboristo elementan, malkreivan kaj seninteresan laboron ĉar ĝi estis dispecigita kaj, pro tio, la laboristo ne povis kompreni ĝian celon. Tiu laboro fariĝu en la tempo predirita de inĝenieroj.

Taylor observis ke ekzistis granda variado de eblaj labormanieroj kaj iloj por ĉiu ago. Li konsideris ke la laboristoj ne estus kapablaj elekti la plibonajn per si mem. Samtempe, li kredis ke laboristoj estus, nature, aŭ ne, mallaboremaj. Al li estus necesa rektan kontrolon al laborproceso per administraj teknikoj kiuj bone komprenus tion. Konklude, Taylor reduktis la homon al movoj, ion sen menskapabloj kiu, post ricevi rapidajn instruojn, funkciu kiel maŝinoj.

Vere, Taylor nur organizis kaj sistemigis metodojn kiuj jam ekzistis dum la Industria revolucio, sed tiu sistemigo tre, kaj eble tro, malhomigis la fabrikan laboradon.

Henry Ford reinterpretis la taylorismon kaj kreis la Fordismon, en kiu la homa fiziologio estis pli respektata kaj laboristoj ne estis plu rigardataj kiel mallaboruloj, sed devis ricevi monan stimulon al laboro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti