Tea Partio (Usono)

Tea Partio (angle Tea Party, pron. TI PArti) estas usona politika konservisma movado, ĝenerale konsistanta el aktivuloj en la dekstra flanko de la partioj Respublikana kaj Libertariana. Ĝia nomo aludas al la Bostona teumado (1773), kiam kontraŭkoloniismaj aktivuloj en Bostono, maskerade vestinte sin kiel indianoj, ĵetis en la havenon 342 kestojn da teo por protesti kontraŭ altigo de importaj impostoj. La kerna politika pozicio de la Tea Partio ja estas oponado al plialtigataj impostoj, kaj al "pli granda registaro", kvankam flanke de tio en ĝin ofte implikiĝis aliaj dekstremaj politikaj celoj kaj emoj, ekz-e rasismo kaj kontraŭado al enmigrintoj ekz-e el Meksiko. La movado komenciĝis ĉ. la fino de 2008. Inter ĝiaj plej konataj partoprenantoj nombriĝas Ron Paul, Rand Paul, Sarah Palin, Dick Armey, Eric Cantor, Michele Bachmann. La movado ne havas centran gvidantaron; pluraj landskalaj kaj pli lokaj organizaĵoj kunlaboras (kaj kelkfoje interbataletas) por difini la movadon kaj direkti ĝian potencon. Malgraŭ la nomo, ĝi ne estas aparta politika partio. Plej multaj homoj, kiuj nomas sin Tepartianoj, ankaŭ diras ke ili estas respublikanaj partianoj, kvankam ili ĝenerale malŝatas la naciajn gvidantojn de tiu partio, rigardante ilin kiel oportunismajn preskaŭ-demokratapartianoj.

Tea Partio
Tepartianoj manifestacias en Vaŝingtono la 12-an de septembro 2009
Tepartianoj manifestacias en Vaŝingtono la 12-an de septembro 2009
politika movado • politika grupo
Komenco 2008
Lando(j) Usono vd
Ideologio

imposta konservatismo • dekstra liberecismo • dekstra popolismo

vdr