La teacoj[2] (latine Theaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj 370 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kamelio[4], kies malnova sinonimo estas teo[2] (Thea).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Teacoj
sazanka kamelio (Camellia sasanqua)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: teacoj Theaceae
Mirb. [1]
kamelio Camellia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gordonia fruticosa, única espécie representante da família que ocorre naturalmente no Brasil.
Gordonia fruticosa, única espécie representante da família que ocorre naturalmente no Brasil.

Tiuj tropikaj kaj subtropikaj plantoj estas lignecaj, ĉiamverdaj kun disaj folioj. Ili kreskas en la montaraj arbaroj, en la suba folizono. Ili havas ledecajn, brilajn, segilrandajn foliojn. La floroj estas blankaj, flavajrozaj kaj staras ĝenerale unuope en la akselo de la folioj. La floroj estas ĉiam radisimetriaj sed tre diversaj en la familio. Gravas ekonomie la genro kamelio (inkluzivante la tearbedojn).

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj redakti

Referencoj redakti