Team

slovaka muzika grupo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

TEAM estas slovaka pop-rokmuzika grupo. Dum la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i. a. Karel Gott-on.

Team
Fondo 1980
Ĝenro pop-rokmuziko
Oficiala retejo http://team-online.sk
Muzikistaro
Pavol Habera
Dušan Antalík
Milan Dočekal
Ivan Válek
Ivan Marček
Juraj Tatár
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

En 1989, Team eldonis la albumon "En Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.

Diskografio redakti

  • 1988 - Team
  • 1989 - Team En Esperanto / Ora Team'
    1. Volas ni
    2. Reklamo al silento
    3. Jen mia numero
    4. Via eta timo
    5. Letero de Vincento
    6. Sur la sama ŝipo
    7. Eta ŝtormo nokta
    8. En kaĉ'
    9. Rakonta silentado
    10. Nun ni plu kunas
  • 1989 - Team 2 – Prichytený pri živote
  • 1990 - Team 3
  • 1991 - Team 4
  • 1993 - Team 5
  • 1996 - Team 6 – Voľná zóna
  • 2000 - Team 7 – 7edem
  • 2002 - Team 8 – Mám na teba chuť
  • 2003 - Team – Live in Praha
  • 2004 - Team X
  • 2007 - Team 11
  • Esperanta Songazeto n-ro 2 (1983) - unuafoje parto de ilia muzika koncerto estas eldonita kasede, en la rubriko pri la muzika gasto. Eldonis LF-koop.

Eksteraj ligiloj redakti