Teatro Hevesi Sándor
Nomo de la teatro estas legebla laŭ la origina (hungara) nomformo! Nehungaroj komprenu: Teatro Sándor Hevesi!
Teatro Hevesi Sándor | |||
---|---|---|---|
Hevesi Sándor Színház | |||
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Estiĝo | 1983 | ||
Malfermo | 1983 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Sidlokoj | 402 | ||
Adreso | |||
Paĝaro | Ruszt József tér 1. | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Zalaegerszeg | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 50′ 31″ N, 16° 50′ 55″ O (mapo)46.8420222216.84866667Koordinatoj: 46° 50′ 31″ N, 16° 50′ 55″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.hevesisandorszinhaz.hu | ||
La teatro Hevesi Sándor [heveŝi ŝAndor] estas la unusola teatro de urbo Zalaegerszeg.
Historio
redaktiOni fondis teatran trupon en Zalaegerszeg en 1982 kaj en la sekva jaro la geaktoroj jam ludis en trakonstruita konstruaĵo. Ekde 1984 ankaŭ edukejo por aktoroj funkcias en la teatro. En 1989 oni aranĝis internacian, en 1994 tutlandan renkontiĝon de teatroj.
Konstruaĵo
redaktiLa granda salono havas lokon por 402 personoj. En la antaŭsalono ofte organizas altnivelajn ekspoziciojn.
En la teatro aktoradis inter ili Sándor Benczédi (aktoro), Gábor Bot, Teréz Czegő, József Máriáss, Réka Nagy, Katalin Nászta, Frigyes Palóczy, György Wellmann, Gyula Zalányi kaj reĝisoradis Imre Halasi (fondinto), György Cserhalmi kaj Péter Tömöry.
Aliaj membroj estis dekoraciisto Róbert Menczel.
Eternaj membroj de la teatro (elekto)
redakti- Tamás Balogh (aktoro)
- Géza Bereményi
- Barnabás Boncz
- Klára Egervári
- Ignác Farkas (aktoro)
- János György
- Imre Halasi
- József Ruszt