La Teatro La Fenice (per plena nomo Gran Teatro La Fenice di Venezia [prononco "Gran Teatro la Feniĉe di Venecia"]) estas la plej granda kaj plej konata operejo en Venecio.

Gran Teatro La Fenice di Venezia
Scenejo kaj publikejo post la rekonstruo
Scenejo kaj publikejo post la rekonstruo
Scenejo kaj publikejo post la rekonstruo
operejo
Teknikaj datoj
Kapacito 1000 homoj
Loko
Lando  Italio
Adreso S. Marco, 1965
Urbo Venecio
Geografia situo 45° 26′ 0″ N, 12° 19′ 59″ O (mapo)45.4334512.33318Koordinatoj: 45° 26′ 0″ N, 12° 19′ 59″ O (mapo)
Gran Teatro La Fenice di Venezia (Venecio)
Gran Teatro La Fenice di Venezia (Venecio)
DEC
Gran Teatro La Fenice di Venezia
Gran Teatro La Fenice di Venezia
Map
Gran Teatro La Fenice di Venezia
Realigo
Konstruo 1790
1836 (rekonstr.)
2003 (rekonstr.)
Inaŭguro 16-a de majo 1792
14-a de decembro 2003 (post rekonstr.)
Projektisto Giannantonio Selva
Oficiala retejo
vdr
la publikejaj balkonoj post la rekonstruo, 2007

Historio redakti

Post kiam dum la jaro 1773 la plej grava operejo de Venecio forbruliĝis, la opera societo kaj la patricia familio, kiuj kune estis la posedantoj, ne povis interkonsenti pri rekonstruo. Sekve la opera societo decidis sole mem konstrui novan operejon. La konstruaj laboroj komenciĝis dum la jaro 1790 gvide de la arkitekto Gian Antonio Selva. La 16-an de majo 1792 la nova operejo inaŭguriĝis kaj alude baptiĝis „La Fenice“ (itale Fenikso). La operejo rapide iĝis unu el la plej signifaj de Italio kaj Eŭropo kaj gastigis multajn mondajn premierojn de operoj. Kiel kutime en Italio, operoj prezentiĝis dum karnavalo, pentekosto kaj aŭtuno.

Dum 1836 la domo denove grave damaĝiĝis per fajro, sed la damaĝoj povis esti riparitaj ene de jaro, kaj la alta renomo de la operejo restis. Aparte Giuseppe Verdi elektis la operejon por multaj el la mondaj premieroj de siaj verkoj (Ernani, Attila, Rigoletto, Simon Boccanegra, La traviata). Rigoletto havis sukcesegan premieron ĉe La Fenice la 11an de marto 1851.

Dum 1883, du monatojn post la morto de la germanlingva komponisto Richard Wagner en Venecio, la itallingva premiero de lia kvaropera ciklo Der Ring des Nibelungen okazis en la Teatro La Fenice.

Post la Dua Mondmilito la operejo kadre de la muzika bienalo de Venecio ricevis novan signifon. La "Festivalo de nuntempa muziko" denove gastigis multajn mondajn premierojn, ekzemple de la komponistoj Igor Stravinskij, Benjamin Britten, Sergej Prokofjev, Luciano Berio, Luigi Nono, Bruno Maderna kaj Sylvano Bussotti.

Fine de la 20-a jarcento sekvis alia katastrofo: dum renovigaj laboroj la 29-an de januaro 1996 la konstruaĵo fare de elektra inĝeniero estis intence fajrigita, kaj komplete forbrulis. La kulpulo post kondamno fuĝis kaj nur dum majo 2007 estis trovita en Meksiko, kaj sekve transdonata al itala malliberejo. Pro disputoj pri la stilo de rekonstruo daŭris plurajn jarojn, ĝis kiam la rekonstruo vere komenciĝis. Dum decembro 2003 la operejo, per koncerto gvide de la dirigento Riccardo Muti, reinaŭguriĝis kiel koncertejo. Dum novembro 2004 ankaŭ la sceneja maŝinaro estis preta – kaj konsideriĝis la tiumomente plej moderna sceneja maŝinaro de teatrejooperejo tutmonde. Dum la opereja reinaŭguriĝo prezentiĝis la opero La Traviata de Giuseppe Verdi gvide de la dirigento Lorin Maazel, en sia origina versio. La legende bona akustiko de la operejo povis esti rekreata kaj per moderna tekniko eĉ ankoraŭ esti perfektigata.

Tutjare en la Gran Teatro la Fenice okazas simfoniaj koncertoj, kiujn prezentas la „Orchestra del Teatro la Fenice“. La opera sezono komenciĝas dum januaro (kontraste al la plej multaj aliaj italaj operejoj) kaj finiĝas dum decembro.